Pekina Deklaro

La 89a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Pekino, Ĉinio, de la 24a ĝis la 31a de julio kun 2031 partoprenantoj el 51 landoj,

traktinte la temon “Lingva egaleco en internaciaj rilatoj”,

notante, ke la jaro 2004 markas 50 jarojn da oficialaj rilatoj inter UEA kaj Unesko,

memorante, ke rezolucioj de Unesko notis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de interanaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo kaj rekonis, ke tiuj rilatoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko,

notante la “Raporton pri Homa Evoluigo 2004” de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu asertas, ke la libereco de esprimado kaj la uzado de lingvo estas nedisegeblaj,

alte taksante la agadon de la ĉina registaro, kiu cele al pli justa kaj diverseca aliro al internacia interkompreniĝo, subtenas la instruadon kaj utiligon de Esperanto, konforme al la spirito de la rezolucioj de Unesko,

DEKLARAS

ke demokratia kaj egalrajta komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreno kaj paca kunlaboro surbaze de egalaj lingvaj rajtoj,

ke estas bezonata nova internacia lingva ordo, kiu garantiu egalecon, diversecon kaj demokration en lingvaj aferoj kaj efikan komunikadon inter nacioj kaj aliaj homgrupoj lingve malsamaj, ĉar en la nuna monda lingva situacio, kun kreskanta superrego de iuj lingvoj super aliaj, ne eblas realigi tiujn principojn,

ke neŭtrala komuna lingvo estu kerna elemento en tiu ordo, por atingi unuecon en diverseco inter la diversaj lingvoj kaj kulturoj je internacia nivelo,

ke sekve la internacia lingvo Esperanto, pruvinte dum pli ol cent jaroj sian utilecon kaj praktikecon, meritas seriozan konsideron fare de internaciaj organizoj, ties membro-ŝtatoj kaj ĉiuj personoj kaj organizaĵoj de bona volo, kiu respektas kaj deziras pacon kaj pacan kompreniĝon en egaleca etoso en nia hodiaŭa mondo,

ke por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internaci kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn, konforme al la spirito de la Unesko-rezulucioj, ĉar tio faciligas lingvolernadon ĝenerale kaj antaŭenigas internaciecan aliron al la mondo.

 

北 京 宣 言

第89届国际世界语大会于2004年7月24日至31日在中国北京召开,来自51个国家的2031位世界语者参加了大会,就大会主题“国际关系中的语言平等”进行了讨论,

大会注意到,2004年是国际世界语协会与联合国教科文组织建立正式关系50周年;

忆及,联合国教科文组织的决议记录了世界语在国际学术交流和促进各国人民互相接近方面取得的成果,并肯定这些成果符合联合国教科文组织的宗旨和理想;

注意到,联合国开发计划署在其《2004年人类发展报告》中强调的言论自由和语言的使用是不可分割的这一论点,

高度评价中国政府以争取公正和多元的国际间相互理解为目的,支持世界语的教学和使用,认为这符合联合国教科文组织决议的精神;

宣告:

——国际关系中的民主和平等交流是在语言关系平等的基础上的国际间相互理解与和平合作的核心;

——国际语言新秩序是必要的,它应该为语言领域的平等、多样和民主以及不同语言的民族和人群之间有效的沟通提供保证,因为,在目前某些语言相对于其他语言的强势不断增长的世界语言形势下,上述这些原则无法实现;

——为在国际水平上达到各种语言和文化多样性中的统一性,中立的共同语应该是国际语言新秩序的核心元素;

——国际语—世界语在100多年的时间里证明了其实用性和使用价值,因此值得所有尊重并渴望在当今世界平等气氛下的和平与和平理解的国际组织及其成员国以及所有怀有善良愿望的组织和个人认真考虑;

——为了建立促进国际间相互理解和世界和平的国际语言新秩序,有必要大力支持世界语进入学校,这符合联合国教科文组织的决议精神,因为它将使语言学习变得容易并加速世界的国际化。

            (摘自《中国报道》)

 

 

                                                                      返回目录