第五届中国世界语大会


Rezolucio de la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto

    La 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto, okazinte en Yanji de Jilin-provinco, Ĉinio, de la 2-a ĝis la 5-a de oktobro 2003, kun 236 ĉeestantoj el 26 provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj kaj la Speciala Administra Regiono Hongkong de Ĉinio, de Koreio kaj Rusio, kaj traktinte la temon "La Universala Kongreso de Esperanto kaj la E-movado de Ĉinio en la nova jarcento"

     Atentigas pri la graveco de la 71-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1986 en Pekino kaj la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en 2004 en Pekino, kiuj estis kaj estos grandskala diskonigo de la internacia lingvo kaj prezento de la E-movado al la publiko, kiuj aktivigis kaj inspiros la ĉinajn samideanojn al pli vigla partopreno kaj entuziasma kontribuo al la movado;

    emfazas la necesecon de daŭra aktivado post la Universalaj Kongresoj, ĉar UK en Ĉinio ne estas ofta evento, sed la E-movado progresos dank' al ĉiutagaj agadoj de la e-istoj; la publiko facile forgesus Esperanton, se post la grandaj eventoj ne plu estus konstanta informado kaj ofta prezentado pri la internacia lingvo;

    notas la aktivadojn kaj agadojn de lokaj asocioj reage al la "Projekto SUKCESO", kiu ĈEL lanĉis en 1999, kun konscio, ke la loka movado kaj individua agado estas grava parto de la laboro de ĈEL;

     konscias
    -- ke la 89-a UK en 2004 antaŭenpuŝos la ĉinan movadon en la nova jarcento;
    -- ke aktuala, praktika, kompleta kaj konscia informado ene de nia movado kaj ekstere por la publiko estas tre grava;
    -- ke la E-movado de Ĉinio devas adaptiĝi al la merkata sistemo kaj la evoluo de la socio;

     petas la lokajn Esperanto-organizaĵojn klopodadi por kulturi, instrui, preparigi kaj partoprenigi siajn membrojn por la UK en 2004;

     alvokas ĉiujn samideanojn en la tuta Ĉinio sin prepari por la UK en 2004, pli aktive partopreni la movadon en la nova jarcento kun lingva kapablo, interna ideo, entuziasma sindediĉo kaj konscio pri la utileco de la internacia lingvo, servi per Esperanto por konstruado de bonhava socio de Ĉinio en ĉiuj flankoj.


                                                                                      返回目录