Restoracia Manĝo
 H 
Petro, kion vi faras en la kuirejo?
 P 
Mi kuiras.
 H 
Stulta demando meritas stultan respondon. Tamen, kion vi
      kuiras?

Mi decidis, ke ni manĝos hejme. Mi regalos vin. Mi faros ĉion, kvazaŭ en restoracio, por ke vi ripozu.

Jen ĉarma ideo. Do mi estas via eleganta kliento, kaj vi estas kelnero. Bonvolu doni al mi la menuon.

Sed unue bonvolu sidiĝi. Vidu, mi jam primetis la tablon.

Jes, vi bele aranĝis la tranĉilojn, la forkojn kaj la kulerojn; kaj mi aprobas vian elekton de tablotuko.

Dankon! Do jen la menuo, sinjorino. Bonvolu elekti kion vi preferas.

Mi ne scias kion mi preferas. Kelnero, kion vi rekomendas, ke mi mendu?

Efektive, mi konfesu, ke mi jam elektis la manĝaĵojn. Mi bone konas viajn preferojn... Mi insistas, ke vi lasu ĉion al mi.

Konsentite.

Do la viando estas kokidaĵo. Ĝi estos kuirita laŭ la ĉina maniero. Recepton mi trovis en la internacia kuirlibro.

Mmmm, mi flaras belan odoron.

Nu, mi jam boligis la kokidaĵon. Nun mi kombinas ĝin kun florbrasiko kaj pizoj, kun cepoj kaj fungoj. Poste mi enmiksos iomete da faruno kun salo kaj pipro, kaj iom da spico. Ni manĝos ĝin kun rizo, kompreneble ¡ª ne kun terpomoj.

Kaj antaŭe?

Fruktosuko, ĉu ne, prefere al supo?

Bone; kaj poste?

Poste, glaciaĵo.

 ......

(Poste)

Mmmm, kara, donu vian glason, por ke mi verŝu por vi ankoraŭ iom da vino.

Je via sano!~ Sed ĉu vi manĝis sufiĉe?

Dankon, mi estas tute sata. La manĝo gustis bonege ¡ª vidu la malplenaj telerojn! Sed, kelnero ¡ª al kiu mi pagu la kalkulon?

Ni forgesu la kalkulon. Sed se vi povas proponi iom da trinkmonon, ni povas iri al la trinkejo!

¡¡

                                                             reen al la listo