Aĉeti P Ĉu vi havas la liston, kara? H Jes, kompreneble. P Donu ĝin al mi, mi petas... Dankon... Hm. Sapo, lesivpulvoro, dentopasto, ciro, maizflokoj, kremo ¡ª Kio? Tabako? Alumetoj? Sed ĉu vi ne ĉesis fumi? H Cigaredojn, jes. Mi ĉesis fumi cigaredojn. Sed anstataŭe mi decidis fumi pipon. Se mi tute ĉesus fumi, mi fariĝus vere malbonhumora. Almenaŭ pipo ne estas tiel malsaniga, kiel cigaredoj. H Temas ne pri sano, sed pri mono. P (rapide) Kion vi opinias pri tiuj roboj? H Tiu ruĝa estas bela... Ĝi min preferas laŭ stilo, sed ne laŭ koloro. Se la koloro estus alia, mi tre ŝatus ĝin. Pri la tabako ¡ª P Ĉu vi ne diris, ke vi volas aĉeti ŝtofon? Ĉu vi mezuris, kiom vi bezonas? H Jes, mi bezonas sufiĉe grandan pecon: ĝi devas esti longa du metrojn, kaj unu metron larĝa. Sed tiajn varojn mi preferas aĉeti en la urbocentro, en granda magazeno. En la malgrandaj butikoj la prezo estas tro altaj. P Jes, ĉi tie ĉio estas tro multekosta. Oni trovas pli favorajn prezojn en la superbazaro. Ni iru tien. H Ĉu ni trafu la buson? P Ne, ĝi kostas tro. Kontrolu la liston denove. H Krotoj, ovoj, pano, butero, margarino, inko, poŝtmarkoj... Aĥ, vidu, komencis pluvi. Se ni iros al la superbazaro, ni malsekiĝos. P Do ĉu ni tamen aĉetu ĉi tie, en la malgrandaj butikoj? H Kial ne? Finfine oni povas kalkuli ĉiun pencon. P Ĝuste. Jen la tabakbutiko, trans la strato. Ni eniru! ¡¡ |