Aktualaĵoj P Ho, pardonu min, Helena. Mi legas artikolon pri la aktualaj problemoj de la hodiaŭa mondo. La verkinto de la artikolo avertas pri la danĝero de venonta milito. H Milito estas abomenaĵo. La sola milito, kiun mi povus aprobi, estas tiu, kiu havas justan celon. Ĉiu socio minacata de fremda armeo rajtas defendi sin kontraŭ atako. Minacate, oni defendas sin. P Konsentite, jes. Sed registaroj emas mensogi pri siaj veraj celoj. Ĉu vi fidele obeus ĉiun ordonon kaj ĉiun leĝon, eĉ de malbona registaro? H Eble jes, pro timo; (ŝerce) same kiel mi obeas ĉiun vian ordonon! P Estas neeble, diskuti kun vi politikajn aferojn. Ĉiam vi komencas ŝerci. H (serioze) Tamen ŝajnas al mi, ke ĉiam tiuj, kiuj estas plej fortaj, aŭ plej bone armitaj, venkas la malpli fortajn. Jen ĉio. P Sed antaŭ momento vi volis paroli pri justaj celoj! H Ve! Ne ĉiam venkas justa celo. P Laŭ mi, esence kulpas la homa avaro kaj stulteco. Tio memorigas min pri poemo. Ĉu vi memoras tiun ezopan fablon de la poeto Kalocsay? Ĝi komenciĝas jene: La ĉeval¡¯ kaj bovo ie... Ekdisputis energie Pri l¡¯ merito En milito.
Diris la ĉeval¡¯ incite: ¡®Eh, malsprite Estus dubi nian gloron Kaj valoron. La ĉevaloj Al bataloj Kuri ĉiam estas pretaj Je l¡¯ trumpetaj Sonoj, (Iom helpis ankaŭ spronoj) Kaj la ŝarĝon de l¡¯ kanonoj Tra abruptaj ŝtonoj Kiuj trenis? Nur ni!¡¯¡ª la ĉevalo henis.
Bov¡¯ respondis dum remaĉo: ¡®Ĉevalaĉo! Vi ja vane fanfaronas, Ĉar ni donas Tamen la plej grandan servon! Ja al si la cerbon La marŝalo vane rompas, Vane pompas La kuraĝo Se l¡¯ furaĝo Mankas. Kaj al kiu dankas La viandon la soldat¡¯ malsata? Al la bovo malŝatata! Via gloro sole ŝajnas, Ĉiun venkon bovo gajnas.¡¯
Paŝtis sin melankolie Ankaŭ la azeno tie. Ĝi malplaĉe aŭdis, Ke sin ili laŭdis. Ĝi iais Kaj balais La aeron per oreloj, Kaj ekkriis: ¡®Bagateloj! Jen la vero Sur la tero Se azenoj ne amasus, La milit¡¯ eĉ ne okazus!¡¯ ¡¡ |