De Kapo ĝis Piedoj
 

  Tiu filmo vere timigis min.
  P 
 Ĉu vere? Mi trovis ĝin ne timiga, sed ridiga.

Ho jes, nun vi povas sidi trankvile kaj diri tion, sed kiam la atakanto kuŝigis Paŭlon surdorse, deŝiris lian ĉemizon, pugnobatis lian kapon, kaj skrapis per akraj ungoj liajn vangojn, bruston kaj ventron, vere preskaŭ senhaŭtigis lin ¡ª Tion mi apenaŭ rimarkis, mi devas konfesi. Sed preskaŭ mi saltis el la seĝo, kiam Rakela perdis la jupon, kaj tiu fripono pendigis ŝin per leda zono ¡ª Fi! Vi tion ĝuis!

Jes, je tiu punkto mi verŝis oranĝsukon sur mian kravaton.

Ho, Petro, kial vi ne verŝis ĝin tuj per la poŝtuko? Vidu! Vi makulis ankaŭ vian jakon, eĉ la manikon.

Mi ne rimarkis. Mi brosos ĝin.

Broso ne sufiĉos. Vi devus pli bone prizorgi viajn vestojn. Pasintan semajnon vi ŝiris la pluvmantelon, kaj viaj ŝuoj estas en terura stato.

Ne gravas. Sed miaj piedoj estas en bona stato, kaj ankaŭ miaj manoj, okuloj, buŝo, kaj... aliaj korpopartoj. Pli gravas la korpo ol la vestoj, ĉu ne?

Certe via lango estas en bona stato. Ĉiam vi trovas argumenton.

Ne sulkigu la frunton. Venu. Sidiĝu, kaj klinu la kapon sur mian ŝultron. Ĉu komforte?

Viaj genuoj estas iom ostaj, sed ... Ĉu mi havas tiel belan vizaĝon kiel Rakela?

Jes, pli belan. Kaj (paŭzas inter ĉiu) pli belajn lipojn... kaj mentonon... ankaŭ pli belan kolon... kaj orelojn... manojn... krurojn... Ni enlitiĝu.

                                                                                                   reen al la listo