Domo
H Ni bezonas domon. P Tute ne. La apartamento estas komforta, kaj la lupago estas ne tro alta. H Mi tamen domaĝas la lupagon ! ni povus uzi la monon por aĉeti domon. Kun la tempopaso naskiĝos infanoj, kaj ni bezonos pli grandan hejmon. P Jes, mi konsentas; sed ĝis nun naskiĝis eĉ ne unu infano. Do apartamento sufiĉas ankoraŭ. H Sed imagu, kara ! imagu, se ni popsedus domon en la kamparo, kun granda ĝardeno anstataŭ nur korto ! ekzemple, en laga regiono, aŭ apud grenkampoj. P Kara, kara, nun vi simple revas. Ni ne povus havi tian domon. Ni ne havas sufiĉan monon por aĉeti eĉ la tegmenton. H Sed kun granda ĝardeno ni povus kreskigi legomojn, kaj tiel ŝpari monon. Ni povus aĉeti domon malnovan, eĉ ruinigitan, kaj ĝin rekonstrui, brikon post briko. P Ĉu rekonstrui domon?! Vi ĉiam plendas, ke mi ne kapablas eĉ alfliki breton. Vere, vi mirigas min. Ni loĝas en agrabla antaŭurbo, proksime al mia laborejo; ni havas belajn meblojn, televidon, fridujon, ĉion oportunan; kaj vi volas aĉeti ruinon en iu fora landoparto, kie eble mankas gaso kaj elektro, eble eĉ akvo por bankuvo aŭ duŝo. H Sed imagu la trnkvilon! Imagu la sunsubiron. Ni sidas sur la herbejo sub arbo, la ombroj plilongiĝas, la insektoj zumas ! P Diable, kiel ni trovus la tempon por sidi sub arbo, se ni devus rekonstrui domon? Ne, tio estas fantazio. Ni ne povus toleri la elspezon por kia ajn domo. H Do, ni kompromisu. Ni restos en la apartamento dumtempe, sed ni starigos domokason. Ek de nun ni ŝparos monon. Se vi ĉesos trinki bieron kaj fumi, tio ŝparos multon. P Kaj se mi oferos mian poŝmonon, kion vi oferos? H Kion mi povas oferi? Mi nek trinkas bieron, nek fumas. P Kia kompromiso! H La kompromiso kuŝas en tio, ke mi konsentas resti en la apartamento, dum vi ŝparas monon.
|