Labora Tempo, Libera Tempo

La malnova aŭto estas neriparebla. Kaj novan aŭton ni ne povas aĉeti.

Hm. Se vi havus pli bonan postenon, kun pli alta salajro...

Ne, ne, ne. Mia laboro estas tre interesa, kun bonaj perspektivoj. La oficejo estas en oportuna loko, la laborhoroj estas ne tro longaj, kaj mi enspezas sufiĉe da mono por niaj nuntempaj bezonoj. Mi ne intencas detrui mian karieron, nur por aĉeti novan aŭton tuj, anstataŭ post kelkaj jaroj. Se vi deziras pli da mono, kial ne mem labori?

Mi ja laboras la tutan tagon. En la mateno mi vekiĝas kaj preparas la matenmanĝon. Dum la tago mi butikumas, zorgas pri la domlaboro, kaj kuiras. Kaj en la vespero, anstataŭ viziti kinejon aŭ teatron, mi nur rigardas la televidon. Kio pri plezuro?

Vi troigas, kara. Ni havas hobiojn kaj interesojn, ĉu ne? Dum la somero ni ludas tenison kaj naĝas.

Sed mi deziras naĝi en la maro, ne en naĝbaseno. Kiam laste ni vidis la maron? Kiam ni promenis en la kamparo, aŭ grimpis monton?

Eĉ sen aŭto ni povus ĝui sportojn kaj spektaklojn. Ni povus uzi aŭtobuson aŭ trajnon. Vi tamen pravas, ni devus pli ofte amuzi nin. Diru al mi, kioma horo estas?

Duono post la sepa, laŭ la radio.

Nu, en la urbo oni prezentas tiun filmon ¡®Nepo de la Lupfantomo¡¯. Se ni tuj iros, ni povos trafi la buson.

Post la taga laboro mi estas tro laca por postkuri buson. Ni bezonas aŭton.

¡¡

                                                               reen al la listo