¡¡

¡¡

                          Lingvoj

  P 
Diru al mi, Helena, kia homo estas Davido?

Ho, tre klera. Li studis natursciencon en la universitato, kaj nun li instruas lingvojn al la supera klaso de la gimnazio.

Do li estas ne nur sciencisto, sed ankaŭ lingvisto! Kiel li lernis paroli la lingvojn sufiĉe bone por instrui ilin?

Unue, li ĉeestis kursojn kaj sukcesis ĉe la ekzamenoj; due, li multe vojaĝis; kaj trie, li edziĝis kun Maria, kiu edukiĝis en Francujo kaj tre flue parolas la francan.

Mi ne miras, do, ke li bone progresis. Cetere, laŭ mi, estas multe pli facile kompreni lingvon, ol paroli ĝin. Ĉu vi ne konsentas?

Jes, kaj duoble pli facile legi ol skribi. La unua problemo, kiam oni komencas lerni novan lingvon, estas prononci la vortojn ĝuste, precipe kie temas pri nekutimaj sonoj.

(ridante) Kaj la dua estas kompreni sencon!

Davido donis al mi bonan konsilon. Laŭ li, kiam oni ne komprenas, oni ripete demandu: ¡®Kion signifas tiu vorto?¡¯, aŭ ¡®Kiel oni nomas tion?¡¯...

Mi konsentas. Oni ne hezitu fari demandojn. Tiel oni lernas paroli ĝuste. Laŭ mi, tre gravas la ĉiutaga konversacio. En la lernejoj oni tro ofte studas nur klasikaĵojn.

Sed mi preferas ankaŭ havi iom da poezio kaj literaturo. Tio donas pli da intereso.

Por mi la ĉefa problemo estas ne la gramatiko, sed la vortprovizo. Oni devas lerni tiom da vortoj!

Almenaŭ en Esperanto tiu problemo ne estas tiel akra, kiel en aliaj lingvoj. Tre helpas la sistemo de afiksoj.

Konsentite; tamen, ĝi restas problemo. Iam mi komencis lerni la rusan; sed mi devis rezigni pro la amaso da vortoj, kiujn mi tute ne povis memori!

Aŭskultu: venis al mi ideo. Ni volas ekzerciĝi pri la franca lingvo, ĉu ne? Tiel ni estos pretaj por nia ferio. Davido kaj Maria povus helpi nin! Ni invitu ilin vespermanĝi ĉe ni!

Se ili venos, ni estos kvar. Kaj inter tiu kvaro estos parolata nur la franca.

Aŭ Esperanto! Esperanto estas kvinoble pli facile lernebla, ol la franca!

¡¡

                                                             reen al la listo