En nebulo (Sopir-al-sudo)
En nebulo
—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*
Matene
je nebula fal’
mi iras, volvata per
blanka gazeca vual’
sub lumo de pal’.
Ĉirkaŭ mi
ĉio vapore
kunfandiĝas en nebul’,
deproksime aŭ fore
blanka kolore.
Aŭdiĝas
nur voĉoj homaj
interrompaj kaj svagaj,
staras konturoj domaj,
umoj sennomaj.
Jen ŝajne
forlasitas mi
en la blanka , vasta mond’,
jen mi reĝas sen defi’
pri l’ teritori’.
Mi scias,
trompas la natur’,
ĝi kovras la terenon
per la grizblanka velur’
je mia plezur’.
Se nebul’
dispeliĝos jam,
ĉio klariĝos tuje,
revenos kiel ornam’
la kolora gam’.
*Sopir-al-sudo (ĉine:
Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ
rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).