Allogas la natur' (歌词欣赏25)
Allogas la natur'
Jam la sun' varmige brilas
kaj allogas la natur';
tuj ekskursi ĝi konsilas
por ripozo, por plezur'.
Eĉ momenton ne hezitu,
sed ekmarŝu kun graci';
kaj kunprenu ĉi-kanzonon —
vin agrable distros ĝi.
Refreno:
Glorigu ĉi-kanzono
la belon de l’naturo;
forŝvebu nun ĉi-tonoj
kun milda ventsusuro.
Serene trilu birdoj
kaj el la tuta kor' ĉi-vortojn
/: de l' kanzono ridetanta
de freŝaj voĉoj kantu ĥor'! :/
Milde fridas la aero,
ĝojradias la vizaĝ';
vin favoras la vetero,
eĉ ridetas la pejzaĝ'.
Marŝe kantas nun la vento
kaj kunzumas la river';
kantas boskoj kaj torentoj
pri la belo de la ter'.
Refreno