48. ĈU AKCIDENTO EN TRAMO?
Sur trotuaro en la urbo, Robert hazarde renkontis sian amikon Josef.
“Bon’ tagon, Sepp,” diris Robert.
“...tagon,” murmuris Josef.
“Ŝajnas al mi, ke vi lamas, Sepp,” diris Robert.
“Jes, efektive, mi lamas, Bob,” murmuris Josef.
”Kio okazis al vi?” demandis Josef.
”Mi suferas akcidenton,” respondis Josef.
“Kian akcidenton?” volis scii Robert.
“Nu,” eksplikis Josef, “mi veturis en tramo, starante apud la kondukisto; tiam, tiu stultulo ĉiufoje tretis sur mian piedon, anstataŭ sur la butonon de la sonorilo!”
“Ho, ho!” ekkriis Robert, “kial do vi ne plendis al li?”
“Mi ne povis fari tion,” diris Josef, “ĉar tie estas ŝildo kun la averto: Estas malpermesite paroli kun la tramo-kondukisto.”