Je la fino de la ferioj kuŝas antaŭ mi manuskripto, kiu sufiĉe kontentigas min. La plej gravaj ideoj ja estas ene, detaloj ne tiom gravas!
La matenon post la fino de la ferioj mi veturas al la lernejo kun miksitaj sentoj. Martina ja ne respondis, sed post kelkaj minutoj mi revidos ŝin. Mi timas iomete... Mi eniras en la klasĉambron kaj ekvidas Martina, sidantan ĉe sia tablo. Nur iomete malfrue ŝi rimarkas min. Ŝi rigardas supren, ekvidas mian vizaĝon kaj - ektimas. Eta ŝoko trafas ŝin kaj transiĝas al mi. Iom pli hezite kaj nervoze ol antaŭe mi eldiras la kutiman "Bonan matenon!", kiun ŝi reciprokas.
Dum la venontaj horoj ŝi rilatas al mi
ŝoko, kiun mi sentis, ne estiĝis en ŝi, sed en mi, ĉar mi timis revidi ŝin! Tamen, gepatroj ja kutime pludonas leterojn al siaj gefiloj; ŝi do verŝajne ricevis ĝin. Eble mi neniam ekscios, kiu supozo ĝustas...
* * *
Du semajnojn poste mi veturas al la redakcia kunsido de nia lerneja gazeto. Mi scias: Hodiaŭ estas la redaktofino. Mi do nepre devas partopreni en ĝi. Kiu scias, kiam la postvenonta numero
aperos?
Jam antaŭ unu semajno mi volis iri al tiu kunsido. Mi ekbiciklis, eĉ kunportis la artikolon, sur sep manskribitaj folioj. Sed survoje aperis duboj, kiuj maltrankviligis min pli kaj pli. Nepre mi devas
ŝanĝi ankoraŭ unu aŭ du alineojn, verŝajne eĉ pli. Ĉu eĉ povas esti, ke ĉio, kion mi skribis, estas nur frenezaĵo, elĵetaĵo de malsana cerbo?