Tri semajnojn poste mi iras en la longa paŭzo en la paŭzejon - kaj vidas plurajn lernantojn tenantajn flavajn kajerojn en la mano. Mi nervoziĝas... kaj ekvidas tablon, malantaŭ kiu staras Ralf kaj Klaus, diligente vendante tiujn kajerojn. Mi aĉetas du ekzemplerojn, pagante unu markon. Mi iras al kvieta loko kaj riskas malfermi la gazeton. Mi ektimas, kiam mi subite legas ie en ĝi la titolon "INTER ALIULOJ". Jes, ĝi aperis. Nun ĉio ŝanĝiĝos... Mi tuj refermas la gazeton. Mi ne kuraĝas legi la artikolon. Kaj mi ankaŭ ne kuraĝas, rigardi la aliulojn, kies vizaĝojn mi antaŭe ĉiam tiom volonte observis. Mi sentas min senŝirma, kvazaŭ mi fordonis min al ilia dispono. Mi timas tion, kion mi antaŭe tiom arde aspiris; mi plej ŝatus fuĝi, por ke ili unue okupiĝu solaj pri la pensinstigoj liveritaj de mi...
Ĉio aspektas malklare, nebule. Mi ne scias, kion fari nun. Mi remalfermas la gazeton, sed zorge atentas pri tio, ke mi ne vidu la malĝustajn, do "miajn" paĝojn. Mi iomete legas en la resto de la gazeto, sen povi vere koncentriĝi sur tiuj tekstoj kaj ilustraĵoj.