“La recepto de la likvo tre gravas, tamen la artifiko troviĝis en ĉi tiu cirklego.” Ronda diris, respondante la demandon de la prezentistino, “Kion la belgo uzis estas nur ordinara cirklo por likva tavolo, sed la mia estis kurbigita el plumba tubo borita per vico da truetoj, kaj la tubon plenigas bobela likvo. Dum la vezikego formiĝas, tiu likvo daŭre eliĝas tra la truetoj en la tubo, ke
“Do, vi ankoraŭ povos fari pli grandajn vezikojn?” La prezentistino demandis.
“Kompreneble! Tio bezonas esploron pri kelkaj ĉefaj elementoj formi sapvezikon, kiuj inkluzivas gradon de viskozeco5, duktilecon6, rapidon de vaporiĝo kaj surfacan tension de la likvo. Tamen por formi supergrandajn vezikojn, oni plej bezonas plibonigi la lastajn du erojn. Rapido de vaporiĝo devas malaltiĝi, ĉar vaporiĝo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj, ke la vezika muro rompiĝu; Surfaca tensio, nu… ĉu vi scias, kial oni ne povas el pura akvo blovi vezikojn?”
“Evidente ĉar ĝia surfaca tensio estas tro malgranda.”