Iam mi pensis, ke mi certe neniam memmortigos min. Ĉar, se mi ŝatus mortigi min, la mondo estus ege malbona. Sed, se la mondo estus malbona, mi devus ŝanĝiĝgin. Mi do estus bezonata, mia vivo havus sencon, mi do devos pluvivi... Mi tiam rimarkis, ke tiu konkludo ne estis tute ĝusta. La memmortigo mem povus esti la plej efika metodo por ŝanĝi la mondon: Mi povus pripensigi ilin per tia faro, skribante adiaŭajn leterojn...
Nun ĉiuj ĉi konsideroj montriĝis ridindaj. Ne eblas ŝanĝi la mondon. Mi estus mortiginta min vane, aŭ vane estus pluvivinta... Mi devas nove formuli miajn pensojn pri memmortigo aŭ pluvivado: Oni pluvivu, se oni estas sufiĉe feliĉa en la nuntempo, aŭ se oni povas supozi, ke oni havos feliĉan estontecon. Aŭ se oni estas bezonata, por ke aliaj homoj restu aŭ fariĝu feliĉaj... La dua el tiuj kialoj, do la pluvivado pro espero pri feliĉa estonto, ŝajnas esti interesa. Mi rimarkas, ke mi estas