Ĉu povas esti, ke oni en la infanaĝo aŭtomate transprenas malbonajn ecojn de siaj gepatroj kaj poste ne plu povas liberiĝi de ili, sendepende de tio, kiom forte oni baraktas? Mi jam rimarkis rilate mian parolemon, ke ne eblas ŝanĝi sin mem. Ĉu mi estas nura ŝarĝo por la homaro, pro la malbonaj emoj kaj ecoj, kiujn mi senvole, aŭtomate akiris, kiam mi estis eta infano? Ĉu mi lasu tiun ĉi mondon al tiuj, kiuj estas vere bonvolemaj kaj gajaj, por ke la homaro fariĝu pli feliĉa?
Jam ofte okupis min pensoj pri memmortigo, sed nun aperis nova motivo, kiun mi antaŭe neniam traktis serioze. Mi pripensas, ĉu mi vere ne povas liberi^gi de la malbonaj ecoj, kiujn mi transprenis de mia patro. Kaj subite aperas radieto de espero: Mi memoras, ke iam, antaŭ multaj jaroj, Dirk rifuzis manĝi sian krispan brasikon dum la tagmanĝo. "Li devas esti batata!", mi diris al panjo. "Venontfoje!", diris panjo, kaj, ĉar paĉjo ne ĉeestis, ŝi simple remetis lian brasikon en la poton. "Ĉiam nur venontfoje", mi plendis ĉagrene, "ĉiam nur venontfoje!"
Sed nun estas tute klare por mi, ke gepatroj ne batu siajn infanojn. Io do ŝanĝiĝis en mi. Mi do klopodu seniĝi ankaŭ de ĉiuj aliaj malbonaj konvinkoj, emoj kaj kondutoj, kiujn mi transprenis
de mia patro. Fizikan perforton mi ĉiukaze jam abomenis; nun mi ĉesu ankaŭ insulti. Mi abomenu ĉiuspecajn riproĉojn. Estis malbone, skribi en mia letero al Martina, ke miaj kunhomoj estas supraĵaj, kaj kritiki en mia artikolo homojn, kiuj interesiĝas pri "bagateloj". Fakte mi nur enviis ilin, kaj tiu kritiko ne estis bona rimedo por akiri ilian simpation. Per afableco oni ofte atingas pli...
Kaj mi denove sentas min iel feliĉa. Mi decidas skribi ege afablan leteron al Martina, sciigante al ŝi, ke ŝia letero fakte pripensigis min.
En la venonta nokto mi tamen ne plu sukcesas revi pri enamiĝo al ŝi.