dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区王崇芳老师帖子专区 Afiŝejo por s-ro Wang Chongfang → 修订后的《论语》第十一篇(WCF)

您是本帖的第 5327 个阅读者
平板 打印
标题:
修订后的《论语》第十一篇(WCF)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
修订后的《论语》第十一篇(WCF)
ĈAPITRO XI MAN JIN
先进篇第十一
(El dudek ses sekcioj)
(共二十六章)
(En tiu ĉi ĉapitro estas registritaj ĉefe la taksadoj de Konfuceo pri la virteco aŭ nevirteco, la kapableco aŭ nekapableco de iuj el liaj disĉiploj.)
(本篇主要讲孔子对第子贤否的评论。)
 
§11
 
§11-01
La Majstro diris: “Tiuj, kiuj lernas la ritojn kaj la muzikon antaŭ ol fariĝi regnaj oficistoj, estas kleruloj senprivilegiaj, dum tiuj, kiuj fariĝas regnaj oficistoj antaŭ ol lerni la ritojn kaj la muzikon, estas aristokratoj. Se mi devus elekti inter ili kompetentulojn, mi preferus la unuajn.”
子曰:“先进于礼乐,野人也;后进于礼乐,君子也。如用之,则于从先进。
 
§11-02
La Majstro diris: “El tiuj, kiuj siatempe sekvis min en la regnoj Chen kaj Cai, nun jam neniu estas ĉe mi.”
子曰:“从我于陈、蔡者,皆不及门也。“
 
§11-03
Tiuj, kiuj distingiĝas per siaj virtaj principoj kaj praktiko, estas Yan Yuan, Min Ziqian, Ran Boniu kaj Zhonggong. Per sia kapablo en la parolo: Zai Wo kaj Zigong. Per siaj administraj talentoj: Ran You kaj Jilu. Per siaj scioj pri la antikva literaturo: Ziyou kaj Zixia142
德行:颜渊,闵子骞,冉伯牛,仲弓。言语:宰我,子贡。政事:冉有,季路。文学:子游,子夏。
 
§11-04
La Majstro diris: “Hui17 ne estas tia homo, kiu povas doni al mi helpon, ĉar ĉion, kion mi diras, li akceptas kun ĝojo senescepte.”
子曰:“回也非助我者也,于吾言无所不说。”
 
§11-05
La Majstro diris: “Fidela filo ja estas Min Ziqian92
Pri li aliaj homoj diras nenion malsaman, ol la laŭdoj al li fare de 1iaj gepatroj kaj fratoj.”
子曰:“孝哉闵子骞!人不间于其父母昆弟之言。”
 
§11-06
Nan Rong57 ripetade voĉlegis la versojn pri la blankjada gui-o 143. Konfuceo edzinigis al li la filinon de sia pliaĝa frato.
南容三复“白圭”,孔以其兄之子妻之。
 
§11-07
Ji Kang23 demandis, kiu el la disĉiploj de Konfuceo pleje amas lerni. La Majstro respondis: “Yan Hui85 pleje amis lerni. Malfeliĉe lia vivdaŭro estis mallonga, kaj li mortis. Nun troviĝas neniu, kiu tiel soife amas lerni, kiel li.”
季康子问:“弟子孰为好学?”孔子对曰:“有颜回者好学,不幸短命死矣,今也则亡。”
 
§11-08
Post kiam Yan Yuan81 mortis, Yan Lu144, lia patro, petis la Majstron vendi sian kaleŝon, por aĉeti al YanYuan eksteran ĉerkon. La Majstro diris: “Filo restas filo, tute egale, ĉu li estas talenta aŭ ne. Kiam mortis Li145, mia filo, li havis nur internan ĉerkon, sed ne eksteran. Mi ne povas vendi mian kaleŝon, por aĉeti al li eksteran ĉerkon, ĉar al mi, iama granda oficisto, ja ne decus piediri.”
颜渊死,颜路请子之车以为之椁。子蛡:“才、不才,亦各言其子也。鲤也死,有棺而无椁。吾不徒行以为之椁。以吾从大夫之后,不可徒行也。”
 
§11-09
Kiam Yan Yuan mortis, la Maistro diris: “Ho ve! La Ĉielo pereigas min! La Ĉielo pereigas min!”
颜渊死。子曰:“噫!天丧予!天丧予!”
 
§11-10
Kiam Yan Yuan mortis, la Majstro dolorege priploris lin, kaj liaj disĉiploj, kiuj estis kun li, diris: “Vi tro malĝojas!” “Ĉu troas mia malĝojo?” li diris. “Se mi ne forte funebrus pri tiu ĉi homo, pri kiu do mi devus forte funebri?”
颜渊死,子噘之恸。从者曰:“子恸矣!”曰:“有恸乎?非夫人之为恸而谁为?”
 
§11-11
Post kiam Yan Yuan mortis, la disĉiploj de la Majstro volis doni al li pompan enterigon. La Majstro diris: “Vi ne povas tion fari.”
Sed malgraŭe ili enterigis lin en pompa maniero. La Majstro diris: “Kara Hui17, vi traktis min kiel vian patron, sed mi ne povis trakti vin kiel mian filon! La kulpo ne estas mia. Estis viaj kunlernantoj, kiuj faris al vi la pompan enterigon.”
颜渊死,门人欲厚葬之,子曰:“不可。”门人厚葬之。子曰:“回也视予犹父也,予不得视犹子也。非我也,夫二三子也。”
 
§11-12
Jilu82 demandis pri la servado al la spiritoj de mortintoj. La Majstro diris: “Dum vi ankoraŭ ne scias kiel servi la vivantojn, kiel do vi povus servi la spiritojn de mortintoj?” Jilu aldonis: “Ĉu vi permesas al mi demandi pri la morto?” La Majstro diris: “Dum vi ankoraŭ ne scias, kio estas la vivo, kiel do vi povus scii, kio estas la morto?”
季路问事鬼神。子曰:“未能事人,焉能事鬼?”曰:“敢问死。”曰:“未知生,焉知死?”
 
§11-13
Min Ziqian92 staris ĉe la flanko de la Majstro kun mieno honesta kaj respektoplena; Zilu62 kun mieno firmavola kaj sentima; Ran You35 kaj Zigong9 kun mieno milda kaj gaja. La Majstro ekĝojis, sed li diris: “Vidante tian mienon de You20, mi timas, ke li mortos nenaturan morton.”
闵子侍侧,訚訚如也;子路,行行如也;冉有、子贡,侃侃如也。子乐。“若由也,不得其死然。”
 
§11-14
En la regno Lu oni alikonstruis la regnan trezorejon nomatan Changfu. Min Ziqian diris: “Ĉu ne estus pli bone, se ĝi estus riparita laŭ sia malnova stilo? Kial do ĝi devas esti alikonstruita?” La Majstro diris: “Tiu ĉi homo malofte parolas, sed kiam li parolas, li certe diras ion trafan.”
鲁人为长府。闵子骞曰:“仍旧贯,如之何?何必改作?”子曰:“夫人不言,言必有中。”
 
§11-15
La Majstro diris: “Kial You20 ludas se-on146 ĉi tie ĉe mi?” La aliaj disĉiploj pro tio komencis ne respekti Zilu. La Majstro diris: “You jam ascendis al la halo, kvankam li ankoraŭ ne eniris en la internan ĉambron147.”
子曰:“由之瑟奚为于丘之门!”门人不敬子路。子曰:“由也升堂矣,未入于室也。”
 
§11-16
Zigong9 demandis, kiu el la du, Shi148 aŭ Shang37, estas la pli bona. La Majstro diris: “Shi transpasas la Ĝustan Mezon, kaj Shang ne atingas ĝin.” “Do,” diris Zigong, “Shi devas esti la pli bona.” La Majstro diris: “Transpaso estas same malbona, kiel neatingo.”
子贡问:“师与商也孰贤?子曰:”师也过,商也不及。”曰:“然则师愈与?”子曰:“过犹不及。”
 
§11-17
La ĉefo de Ji-familio28 estis pli riĉa ol la Duko de Zhou, kaj tamen Ran Qiu63 kolektis por li impostojn kaj pligrandigis lian riĉecon. La Majstro diris: “Ran Qiu ne plu estas mia disĉiplo. Vi, miaj aliaj disĉiploj, tamburu kaj lin ataku.”
季氏富于周公,而求也为之聚敛而附益之。子曰:“非吾徒也,小子鸣鼓而攻之可也。”
 
§11-18
Chai149 estis stulteta. Shen54 estis malsprita. Shi148 estis ekstremema. You20 estis riskema.
柴也愚,参也鲁,师也辟,由也喭。
 
§11-19
La Majstro diris: “Hui17 estas preskaŭ perfekte virta, sed li ofte suferas ekstreman malriĉecon. Ci11, kiu ne akceptas sian sorton, faras negocojn, kaj liaj juĝoj en spekulado ofte estas ĝustaj.”
子曰:“回也其庶乎,屡空。赐不受命,而货殖焉,亿则屡中。”
 
§11-20
Zizhang21 demandis, kiel, oni povas fariĝi homo bona. La Majstro diris: “Iu homo bona, kiu ne sekvas la paŝosignojn de aliaj, ne povas eniri en la ĉambron de la virto kaj saĝo.”
子张问善人之道。子曰:“不践迹,亦不入于室。”
 
§11-21
La Majstro diris: “Ni ĉiam laŭdas iun pro liaj solidaj kaj sinceraj vortoj, sed ĉu li efektive estas noblulo aŭ ĉu li nur ŝajnigas sin tia?”
子曰:“论笃是与,君子者乎?色者庄乎?”
 
§11-22
Zilu62 demandis: “Ĉu mi devas tuj plenumi tion, kion mi aŭdis?” La Majstro respondis: “Via patro kaj viaj pliaĝaj fratoj ankoraŭ vivas; kiel do vi povus tuj plenumi tion, kion vi aŭdis?”
Ran You35 demandis la samon, tamen la Majstro respondis: “Jes, tuj plenumu tion, kion vi aŭdis.”
Gongxi Hua117 diris: “Kiam You20 demandis, ĉu li devas tuj plenumi tion, kion li aŭdis, vi diris, ke li devas antaŭ ĉio konsulti sian patron kaj siajn pliaĝajn fratojn. Kiam Qiu63 demandis, ĉu li devas tuj plenumi tion, kion li aŭdis, vi diris, ke li tion tuj plenumu. La respondoj, kiujn vi ĵus donis, konfuzas min, kaj mi permesas al mi peti vin pri klarigo.” La Majstro diris: “Qiu estas retiriĝema, tial mi lin instigis. You havas tro da kuraĝo, tial mi lin retenis.”
子路问:“闻斯行诸?”子曰:“有父兄在,如之何其闻斯行之?”冉有问:“闻斯行诸?”子曰:“闻斯行之。”公西华曰:“由也问‘闻斯行诸’,子曰‘有父兄在’;求也问‘闻斯行诸’,子曰‘闻斯行之‘赤也惑,敢问。”子曰:“求也退,故进之;由也兼人,故退之。”
 
§11-23
La Majstro estis retenita en Kuang132 kaj Yan Yuan81 postiĝis. La Majstro, ĉe ilia rekuniĝo, diris: “Mi pensis, ke vi jam mortis.” Hui17 respondis: “Dum vi vivas, kiel mi kuraĝus morti?”
子畏于匡,颜渊后。子曰:“吾以女为死矣。”曰:“子在,回何敢死!”
 
§11-24
Ji Ziran150 demandis: “Ĉu Zhong You91 kaj Ran Qiu63 povus okupi la oficon de ministro?” La Majstro diris: “Mi pensis, ke vi demandos pri iuj aliaj personoj, ol You kaj Qiu. La ministroj, por ni, devas esti tiaj homoj, kiuj servas sian princon laŭ tio, kio estas justa, kaj kiam ili trovas, ke ili ne povas plenumi tian servon, ili retiriĝas. Kaj nun, koncerne You kaj Qiu, mi kredas, ke tiuj du personoj povus esti nomumitaj nur ordinamj subuloj de la suvereno.”
Ji Ziran daŭre demandis: “Ĉu do ili tiam obeus ĉiajn ordonojn?” La Majstro diris: “Ne ĝis la grado de mortigo de la patro aŭ la suvereno.”
季子然问:“仲由、冉求可谓大臣与?”子曰:“吾以子为异之问,曾由与求之问。所谓大臣者,以道事君,不可则止。今由与求也,可谓具臣矣。”曰:“然则从之者与?”子曰:“弑父与君,亦不从也。”
 
§11-25
Zilu62 rekomendis Zigao151 por la ofico de prefekto de Bi152. La Majstro diris: “Vi per tio faris malbonon al alies filo!”
Zilu diris: “Tie estas la popolo kaj regnaj oficistoj; tie estas la altaroj de la dioj de la tero kaj la greno. Kial do oni nepre devas legi librojn antaŭ ol esti rigardata kiel homo jam farinta lernadon?” La Majstro diris: “Jen kial mi abomenas homojn, kiuj ruze sin pravigas.”
子路使子羔为费宰。子曰:“贼夫人之子。”子路曰:“有民人焉,有社稷焉,何必读书然后为学?”子曰:“是故恶夫佞者。”
 
§11-26
Zilu, Zeng Xi153, Ran You35 kaj Gongxi Hua117 sidis apud la Majstro.
La Majstro diris al ili: “Kvankam mi estas iom pli aĝa ol vi ĉiuj, tamen ne vin ĝenu pro mia alesto. De tago al tago vi diras: ‘Oni ne konas min!’ Se iu princo konus vin kaj volus komisii al vi ion plenumi, kion do vi dezirus fari?”
Zilu respondis senpripense: “Supozu regnon kun mil militĉaroj. Ĝi troviĝas inter aliaj potencaj regnoj kaj estas atakata de invadantaj armeoj kaj suferas malsategon. Se oni konfidus al mi la regadon de ĝi, en tri jaroj mi povus fari la popolon kuraĝa en milito kaj igi ilin ekscii la regulojn de virta konduto.”
La Majstro ekridetis al li.
Turninte sin al Ran You, la Majstro demandis: “Kaj vi, Ran You?”
Ran You respondis: “Supozu regnon de sesdek aŭ sepdek kvadrataj lioj122, aŭ regnon de kvindek aŭ sesdek. Se oni konfidus al mi la regadon de ĝi, en tri jaroj mi povus riĉigi ĝian popolon ĝis abundeco. Koncerne la aferon instrui al la popolo la ritojn kaj la muzikon, mi devus atendi kompetentan noblulon.”
“Kio do estas viaj deziroj, Chi64?” demandis la Majstro al Gongxi Hua.
Gongxi Hua respondis: “Mi ne pretendas esti kapabla plenumi ion, sed mi dezirus lerni. Ĉe oftaj ceremonioj en la princa prapatra templo aŭ en kunvenoj de princoj por alianciĝo mi volus, portante ceremoniajn veston kaj ĉapon, esti nur eta asistanto.”
Laste la Majstro demandis Zeng Xi: “Dian154, kio estas viaj deziroj?”
Farante paŭzon dum ludado sur sia se-o146, kies pli kaj pli mallaŭtiĝanta sono abrupte ĉesis, Zeng Xi flanken metis la instrumenton kaj stariĝis. “Miaj deziroj,” li diris, “estas diferencaj de tiuj de la tri kamaradoj.”
“Kia malutilo povas esti en tio?” diris la Majstro. “Do ankaŭ vi, same kiel ili, eldiru viajn dezirojn.”
“Nu, bone. La lastan monaton de printempo, portante printempajn vestojn, kune kun kvin aŭ ses ĉapitaj junuloj155 kaj ses aŭ sep neĉapitaj knaboj, mi min banus en la rivero Yi156, ĝuus la karesadon de la brizo de Pluv-altaro157, kaj kantante revenus hejmen.”
La Majstro sentoplene faris profundan elspiron kaj diris: “Mi donas aprobon al Dian.”
Post kiam la tri aliaj eliris, Zeng Xi restis tie kaj demandis: “Kion vi opinias pri la vortoj de tiuj ĉi tri kamaradoj?”
La Majstro respondis: “Ili nur eldiris ĉiu siajn dezirojn.” Zeng Xi daŭrigis: “Majstro, kial vi ridetis je You20?”
La Majstro respondis: “La regado de regno postulas la decregulojn. Liaj vortoj ne estis modestaj, tial mi ridetis je li.”
Zeng Xi ree diris: “Sed ĉu tia regno, kiun Ran Qiu proponis al si, ne estas regno en la vera senco de la vorto?”
“Jes ja. Ĉu vi iam vidis teritorion de sesdek aŭ sepdek kvadrataj lioj, aŭ de kvindek aŭ sesdek, kiu ne estas regno?”
Ankoraŭfoje Zeng Xi demandis: “Kaj ĉu tia regno, kiun Chi proponis al si, ne estas regno?”
La Majstro ree respondis: “Se ĝi, en kiu troviĝas prince prapatra templo kaj povas okazi kunvenoj de princoj por alianciĝo, ne estas kalkultata kiel regno, kio do ĝi povus esti? Se Chi estus eta asistanto en tiuj okazoj, kiu do povus esti granda asistanto?”
子路、曾皙、冉有、公西华侍坐。子曰:“以吾一日长乎尔,毋吾以也。居则曰:‘不吾知也!’如或知尔,则何以哉?”子路率尔而对曰:“千乘之国,摄乎大国之间,加之以师旅,因之以饥馑,由也为之,比及三年,可使有勇,且知方也。”夫子哂之。“求!尔何如?”对曰:“方六七十,如五六十,求也为之,比及三年可使足民。如其礼乐,以俟君子。”“赤,尔何如?”对曰:“非曰能之,愿学焉。宗庙之事,如会同,端章甫,愿为小相焉。”“点,尔何如?”鼓瑟希,铿尔,舍瑟而作,对曰:“异乎三子者之撰。”子曰:“何伤乎?亦各言其志也。”曰:“莫春者,春服既成,冠者五六人,童子六七人,浴乎沂,风乎舞雩,泳而归。”夫子喟然叹曰:“吾与点也!”三子者出,曾皙后。曾皙曰:“夫三子者之言何如?”子曰:“亦各言其志也已矣。”曰:“夫子何哂由也?”曰:“为国以礼,其言不让,是故哂之。”“唯求则非邦也与?”“安见方六七十如五六十而非邦也者?”“唯赤则非邦也与?”宗庙会同,非诸侯而何,赤也为之小,孰能为之大?”
ip地址已设置保密
2016/11/8 8:29:35

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询