以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=11) ---- DIPLOMO DE UEA AL 12 ELSTARAJ AGANTOJ (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=11&id=31473) |
-- 作者:gu -- 发布时间:2012/8/13 9:50:29 -- DIPLOMO DE UEA AL 12 ELSTARAJ AGANTOJ En la Solena Fermo de la 97-a UK en Hanojo oni anoncis la nomojn de 12 Esperanto-aktivuloj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado. Diplomo pri Elstara Agado: HUANG Yinbao (Trezoro) el Ĉinio pro agado en la instruista Esperanto-movado; Dennis KEEFE el Ĉinio pro la iniciato de lingvaj festivaloj kaj evoluigo de metodoj de Esperanto-instruado kaj de universitata uzado de Esperanto; Potturu V. RANGANAYAKULU el Hinda Unio pro agado sur loka kaj monda niveloj kaj pro verkado de Esperanto-lerniloj; Boĵidar LEONOV el Bulgario pro Esperanto-agado en sia lando kaj aparte en universitataj medioj; Barbara DESPINEY kaj Renée TRIOLLE el Francio pro longtempa reprezentado de UEA ĉe Unesko; Halina GORECKA el Rusio pro prizorgado de la eldonejo Sezonoj kaj la revuo "La Ondo de Esperanto"; Alvaro MOTTA kaj Rafael Henrique ZERBETTO el Brazilo pro agado ĉe Rio+20, la konferenco de UN pri daŭripova evoluigo en Rio-de-Ĵanejro en junio ĉi-jare. Diplomo pri Elstara Arta Agado: Mikaelo BRONŜTEJN el Rusio pro longtempa kontribuo al la Esperanta literaturo kaj muzika kulturo; Julián HERNÁNDEZ ANGULO el Kubo pro longtempa kontribuo al la Esperanta muzika kulturo; Ulrich BECKER el Usono pro la gvidado de la eldonejo Mondial kaj la eldonado de la revuo "Beletra Almanako". |