以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Xi, Ramaphosa kaj Sall kune renkontiĝis kun raportistoj  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=49698)

--  作者:gu
--  发布时间:2018/9/6 8:25:47
--  Xi, Ramaphosa kaj Sall kune renkontiĝis kun raportistoj
Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj afrikaj kunprezidantoj de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro marde kune renkontiĝis kun raportistoj post fermiĝo de la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi estis akompanata de sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa kaj senegalia prezidento Macky Sall, eksa kaj nuna kunprezidantoj de la forumo.

Xi faris anoncon, ke la Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro sukcese fermiĝis.

En la kunveno estis adoptitaj la Pekina Deklaracio pri Konstruado de Pli Strikta Ĉina-Afrika Komunumo kun Komuna Estonteco kaj la Pekina Agadplano por la jaro de 2019 ĝis 2021, kio eligis al la internacia komunumo fortan signalon de la du flankoj antaŭenmarŝantaj man-enmane.

Xi diris, ke ĉiuj membroj de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro konsentis kune konstrui la ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco, kiu sin ŝarĝas per komuna respondeco, serĉas kungajnan kunlaboron, donas feliĉon al ĉiuj, ĝuas komunan kulturan prosperon, certigas komunan sekurecon kaj akcelas harmonion inter la homo kaj la naturo, kio starigos modelon por konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

La forumo estis establita antaŭ 18 jaroj. Xi diris, ke sukcesa okazigo de la Pekina Pintkunveno kondukis ĉina-afrikan ampleksan strategian kaj kunlaboran partnerecon al la nova historia deirpunkto kaj sur la novan vojon.