以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Senditoj de sudkorea prezidento renkontiĝis kun plej alta gvidanto de KDPR  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=49707)

--  作者:gu
--  发布时间:2018/9/7 7:57:21
--  Senditoj de sudkorea prezidento renkontiĝis kun plej alta gvidanto de KDPR

La sudkorea prezidentejo Blua Domo diris, ke la specialaj senditoj de sudkorea prezidento Moon Jae-in merkrede renkontiĝis kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), en sia unu-taga vizito al Pjongjango.

La kvin-membra delegacio, gvidata de Chung Eui-yong, la plej alta konsilisto de prezidento Moon pri nacia sekureco, flugis laŭ la okcidenta aerlinio super la interkorea mara landlimo al la ĉefurbo de la DPRK pli frue en la tago.

La Blua Domo diris, ke la delegacio transdonis la leteron de Moon al Kim, interŝanĝante opiniojn pri la situacio sur la Korea Duoninsulo.

La specialaj senditoj planis hejmenreveni tiutage post vespermanĝo tie.

La Blua Domo planis okazigi gazetaran konferencon ĵaŭde pri la rezulto de la vizito de specialaj senditoj al Pjongjango.

La specialaj senditoj de Moon iris al Pjongjango por diskuti kun la nordkorea flanko pri detala horaro kaj tagordo por la tria pintkunveno inter Moon kaj Kim, kiun la du flankoj konsentis okazigi en Pjongjango antaŭ la fino de ĉi tiu monato.