以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Interncia komunumo pozitive taksis pekinan pintkunvenon  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=49709)

--  作者:gu
--  发布时间:2018/9/7 7:58:32
--  Interncia komunumo pozitive taksis pekinan pintkunvenon

La Pekina Pintkunveno 2018 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro sukcese okazis de la 3a ĝis la 4a de septembro. La internacia komunumo donis al ĝi grandan atenton, opiniante, ke la kunveno kun rimarkinda rezulto altigis la ĉina-afrikajn rilatojn al nova alto kaj metis firman bazon por amikeco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko en la nova epoko.

Ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis lunde en sia tonika parolado en la malferma ceremonio de la pintkunveno la politikon "kvin-ne", tio estas ne interveni en la afrikan serĉadon de disvolvaj vojoj, kiuj taŭgas al iliaj naciaj kondiĉoj; ne interveni en internajn aferojn de afrikaj landoj; ne trudi la volon de Ĉinio al afrikaj landoj; ne aldoni politikajn kondiĉojn en helpon al Afriko; kaj ne serĉi egoismajn politikajn gajnojn en investa kaj financada kunlaboro kun Afriko. Tio gajnis laŭdon de diversaj rondoj.

Fama sud-afrika ekonomikisto Mundie diris, ke estas natura amikeco inter Afriko kaj Ĉinio, kaj la duflanka kunlaboro havas bonan bazon. La afrikaj landoj ĝenerale opinias, ke la afrika-ĉina kunlaboro estas senpartia kaj reciproke profita, kaj la bazo de kunlaboro neniam ŝanceliĝos malgraŭ ia ajn ŝanĝiĝo de internacia situacio.

Kenja klerulo Ndegwa Muhoro diris ke Ĉinio, kiu respektas la memstaran elekton de disvolvaj vojoj de la afrikaj landoj kaj neniam trudas sian volon al aliaj landoj, vere sincere helpas Afrikon.