以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Fermiĝis konferenco de UN pri klimata intertraktado 2018  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=49742)

--  作者:gu
--  发布时间:2018/9/11 8:46:03
--  Fermiĝis konferenco de UN pri klimata intertraktado 2018

Dimanĉe en la tajlanda ĉefurbo Bankoko fermiĝis la 6-taga konferenco de la UN pri klimata intertraktado 2018. Ĝi estis preparo por la 24a Konferenco de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, kiu okazos decembre en la pola urbo Katowice. Entute 178 partoprenantaj partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj 140 neregistaraj organizoj ĉeestis la konferencon, kaj estis farita progreso en iuj temoj.

Sinjorino Patricia Espinosa, plenuma sekretario de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, diris post la konferenco, ke progreso en malsamaj gradoj estis farita en iuj temoj pri traktado de klimatŝanĝiĝo, kaj ĉiuj partioj ankoraŭ devas rapidigi paŝojn de la intertraktado en la venontaj kelkaj semajnoj.