以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Gvidantoj de KDPR kaj Sud-Koreio komencis intertraktadon  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=49814)

--  作者:gu
--  发布时间:2018/9/19 9:29:09
--  Gvidantoj de KDPR kaj Sud-Koreio komencis intertraktadon

Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), komencis intertraktadon kun vizitanta sud-korea prezidento Moon Jae-in marde posttagmeze en la sidejo de la Korea Laborista Partio en Pjongjango, en la tria pintkunveno de la du flankoj ĉi-jare.

Ankoraŭ estas neniu raporto pri la rezultoj de la intertraktado, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la 3a horo kaj 30 minutoj posttagmeze laŭ loka tempo. La du gvidantoj diskutas eble tri ĉefajn temojn: plibonigon de interkoreaj rilatoj, la eblajn vojojn al revigligo de la stagnanta sennukleiga intertraktado inter la KDPR kaj Usono, kaj la forigon de milita streĉo kaj riskoj de milito sur la duoninsulo.

Moon atingis Pjongjangon por sia tria pintkunveno kun Kim ĉi-jare. La antaŭaj du interkoreaj pintkunvenoj okazis en la militpaŭza vilaĝo Panmunjom en aprilo kaj majo.