-- 作者:绿帆
-- 发布时间:2007/11/16 16:52:43
-- La kantoj de Maldoror(1)
La kantoj de MaldororLautréamontTradukis el la franca Sonja Elen Kisa Desegnaĵoj de François AubéronUNUA KANTO Strofo 1: La leganto avertata La ĉielo volu, ke la leganto, bravigita kaj fariĝinta momente tiel kruela kiel sia legataĵo, trovu – sen misorientiĝi – la vojon krutan kaj sovaĝan trans la dezertajn marĉojn de ĉi mallumaj paĝoj sorbigitaj de veneno; ĉar, krom se li aplikas al sia legado rigoran logikon kaj spiritostreĉon minimume egalajn al sia malfido, la mortigaj haladzoj de tiu ĉi libro forsolvos lian animon kiel akvo sukeron. Ne estas bone, ke ĉiuj legas la paĝojn, kiuj sekvos: kelkaj solaj ĝuos ĉi acidan frukton sendanĝere. Tial, ho animo ŝanceliĝanta, antaŭ ol pliprofundiĝi en ĉi tiajn neesploritajn erikejojn, redirektu viajn paŝojn, ne penetru plu. Atentu bone miajn vortojn! Redirektu viajn paŝojn, ne penetru plu, kiel la okuloj de filo, kiu sin respekte forturnas de la impona kontemplado de l\' patrina vizaĝo, aŭ pli precize kiel nemezurebla V-formacio de frostemaj gruoj profunde meditantaj, kiuj per ĉiuj veloj forte flugas tra la vintra silento, cele al fiksita fokuso sur la horizonto, de kie subite ekblovas stranga ventego: antaŭsigno de ŝtormo. La plej olda gruo, sola en la avangardo, ekvidante tion, svingas la kapon kiel racia persono kaj sekve ankaŭ sian bekon, per kiu li klakas, ĉar li ne ĝojas (kaj ankaŭ mi ne ĝojus en lia situacio); dum lia antikva senplumiĝinta kolo, samtempulo de tri generacioj de gruoj, ondadas en dolorigaj balancoj, kiuj aŭguras la impete minacantan tempeston. Esplorrigardinte kun sinrego en ĉiuj direktoj plurfoje per spertaj okuloj, la ĉefgruo (ĉar ĝuas li la privilegion, montri siajn vostoplumojn al la aliaj, inteligente malsuperaj gruoj) per vigliga avertkrio de melankolia gvatisto, por repeli la komunan malamikon, redirektas la nazon de la geometria figuro (eble estas triangulo, sed la tria latero, formata en spaco de ĉi kuriozaj migrobirdoj, estas nevidebla), jen al babordo, jen al tribordo, kiel lerta kapitano, kaj manovrante per flugiloj, kiuj aspektas ne pli grandaj ol tiuj de pasero, li tiel elektas alian, pli sekuran, filozofian vojon.
Glosoj kruta: havanta deklivon preskaŭ vertikalan; tre malfacile suprenirebla haladzo: malbonodora, venena gaso ŝanceliĝi: malfortiĝi kaj heziti antaŭ danĝero erikejo: dezerta sabla regiono, kie kreskas nur malaltaj arbustoj gruo: granda migrobirdo kun longaj kruroj gvatisto: soldato, kiu observas la movojn de la malamiko por alarmi en okazo de atako latero: linio limiganta geometrian figuron babordo: maldekstra flanko de ŝipo, rigardante al la pruo tribordo: dekstra flanko de ŝipo, rigardante al la pruo pasero: birdeto neutila, tre komuna en ĉiuj landoj
|