以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  阅读天地 Legejo  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23)
----  Mesaĝo al la ŝafoj  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=2002)

--  作者:serba
--  发布时间:2007/3/11 12:00:27
--  Mesaĝo al la ŝafoj

Mesaĝo al la ŝafoj

Dum la longa aŭtuno de seka jaro la kompatindaj ŝafoj trafis en teruran mizeron. Jam atendeblis, ke ili ĉiuj ankaŭ malsatmortos. Ne mirinde do, ke ŝiriĝis eĉ la fadeno de la ŝafa pacienco, kaj ili, jes vere, komencis plendmurmuri.

Informiĝis pri tio ankaŭ la nobla reĝo de la bestoj, la Leono.

„Nu, li pensis, ili havu ajnan malfeliĉon, iel mi elhelpos ilin; ankoraŭ neniam okazis, ke oni iel aŭ tiel ne elturniĝu!” Li mesaĝis al ili, ke ili alsendu siajn gvidantojn por konsiliĝo, tie ili povos pritrakti siajn malfeliĉojn. Kaj li atendis.

Kaj kiam la delegitoj de ŝafoj alvenis, li iris inter ilin, por aŭskulti iliajn plendojn.

Salutinte la kunvenintojn li jam pretis paroli, kiam surprizite li vidas, ke, nu vidu: la tuta konsiliĝo de la gvidantoj konsistas el nuraj kaj nuraj azenoj…

(La ŝafaroj sendis ja senescepte siajn azenojn al la konsiliĝo.)

La Leono komence kredis, ke trompas lin la okuloj, aŭ ke okazis fatala miskompreno. Tial li demandis ilin:

- Ĉu estus vi la gvidantoj de mia plej mildanimaj popolo, la Ŝafoj?

Kaj ili respondis:

- Jes, via reĝa moŝto, ni estas la reprezentantoj de viaj mildanimaj Ŝafoj. Sed kial vi miras pri tio? La gregoj estas gvidataj en la tuta mondo de azenoj…

- Ĉu tiel? - reekparolis tiam la Leono. - Ĉi-kaze ni povas fini rapide nian aferon. - Kaj jene li fermis sian direndon:

- Iru hejmen kaj anoncu: mi mesaĝas al la Ŝafoj: ili ne plendu, nek lamentu, eĉ ne malkontentu, sed silentu kaj ĝoju, ke ili entute vivas. Popolo, kiu por la aranĝo de sia sorto elektas, eĉ en mizera tempo, azenojn, meritas morti pro malsato.


--  作者:xiaolili
--  发布时间:2007/3/19 11:50:00
--  
la kompatindaj ŝafoj trafis en teruran mizeron 其中 trafis 应当是及物动词,为什么有这种用法?
--  作者:siena
--  发布时间:2007/3/19 17:05:12
--  
„Nu, li pensis, ili havu ajnan malfeliĉon, iel mi elhelpos ilin;..." 中的 li pensis 起什么作用?另外 elhelpi 在这里的含义是什么?
--  作者:siena
--  发布时间:2007/3/19 17:07:34
--  
ankoraŭ neniam okazis, ke oni iel aŭ tiel ne elturniĝu! 这部分的准确意思是什么,还没有全弄懂。
--  作者:siena
--  发布时间:2007/3/19 17:09:13
--  

Salutinte la kunvenintojn li jam pretis paroli, kiam surprizite li vidas, ke, nu vidu: la tuta konsiliĝo de la gvidantoj konsistas el nuraj kaj nuraj azenoj…  请老师把这个句子翻译一下好吗?


--  作者:siena
--  发布时间:2007/3/19 17:10:42
--  
La Leono komence kredis, ke trompas lin la okuloj, aŭ ke okazis fatala miskompreno. 也请老师翻一翻这个句子。
--  作者:siena
--  发布时间:2007/3/19 17:11:47
--  
Ĉu estus vi la gvidantoj de mia plej mildanimaj popolo, la Ŝafoj? 为什么这里用 estus ?
--  作者:siena
--  发布时间:2007/3/19 17:14:06
--  
Popolo, kiu por la aranĝo de sia sorto elektas, eĉ en mizera tempo, azenojn, meritas morti pro malsato. 不知是不是句子结构的原因,我不太懂。
--  作者:helo
--  发布时间:2007/3/20 20:08:15
--  
以下是引用xiaolili在2007-3-19 11:50:00的发言:
la kompatindaj ŝafoj trafis en teruran mizeron 其中 trafis 应当是及物动词,为什么有这种用法?

    个人觉得,这种用法不够规范,说成 terura mizero trafis ilin 比较好。
--  作者:helo
--  发布时间:2007/3/20 20:10:11
--  
以下是引用siena在2007-3-19 17:05:12的发言:
„Nu, li pensis, ili havu ajnan malfeliĉon, iel mi elhelpos ilin;..." 中的 li pensis 起什么作用?另外 elhelpi 在这里的含义是什么?

     li pensis 理解为是插入语,elhelpi 是“帮助……摆脱困境”。