以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 阅读天地 Legejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=23) ---- La batalo de l' vivo (20) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=23&id=29140) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2012/3/18 10:16:19 -- La batalo de l' vivo (20) Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur la ambau parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la poshan bibliotekon de Clemency, kiu kun libroj ne multe sin okupas. "Ha, tiel, fraulino Grace!" diris Snitchey. "Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu chi bona knabino estas freneza. Shi tute tiel elrigardas", li diris por si mem, balancante la kapon. "Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?" "Mi ne estas edzinigita, sinjoro", rimarkis Clemency. "Au Newcome. Chu tiel estos bone?" diris la advokato. "Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?" Kiel Clemency, antau ol shi respondis tiun chi demandon, disshovis unu poshon kaj rigardis en ghian senfundan profundon, serchante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel shi tion chi saman faris kun la dua posho kaj shajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel shi tiam forigis chiujn interkushantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, rughvanga pomo, orangho, monereto de felicho, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto de krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj chiun el tiuj chi objektoj aparte donis teni al Britain -- tio chi nin malmulte interesas. Ankau ne interesas nin, kiel shi, penante kapti kaj reteni la poshon (char tiu chi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ghi, kvankam ghi videble estis en plena kontraueco kun la homa anatomio kaj kun la leghoj de la egalpezo. Estos sufiche, se ni diros, ke shi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la kribrilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj chi ambau uzajhoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forvishigho. "Tio chi do estas la fingringo?" diris sinjoro Snitchey, volante iom sherci je shia kalkulo. "Kaj kion diras la fingringo?" "Ghi diras", respondis Clemency kaj malrapide kunesilabis la surskribon: "For-ge-su-kaj-par-do-nu". Snitchey kaj Craggs kore ridis. "Tio chi estas bela!" diris Snitchey. "Ne malbone!" diris Craggs. "Montras tiom da konado de homoj", diris Snitchey. "Tiel uzebla por la praktika vivo", diris Craggs. |
-- 作者:siena -- 发布时间:2012/12/6 8:41:13 -- nun enmiksis sin Grace 这里是不是指“参加进(他们的)谈话”? |
-- 作者:siena -- 发布时间:2012/12/6 8:44:42 -- sur la ambau parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco gravurita sentenco 是什么意思呢? |
-- 作者:siena -- 发布时间:2012/12/6 8:46:42 -- Shi tute tiel elrigardas 这里用 elrigardas 的意思不好理解,请老师解释一下。 |
-- 作者:siena -- 发布时间:2012/12/6 8:48:31 -- perlo de granda indo 这里的 indo 是不是等于 valoro? |
-- 作者:siena -- 发布时间:2012/12/6 8:55:55 -- Ankau ne interesas nin, kiel shi, penante kapti kaj 这个句子很难懂,老师能大概解释一下吗? |
-- 作者:helo -- 发布时间:2012/12/7 8:41:36 -- 以下是引用siena在2012-12-6 8:41:13的发言: nun enmiksis sin Grace 这里是不是指“参加进(他们的)谈话”? 从上下文看,就是这个意思。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2012/12/7 8:42:46 -- 以下是引用siena在2012-12-6 8:44:42的发言: sur la ambau parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco gravurita sentenco 是什么意思呢? “镌刻在上面的箴言(座右铭)”。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2012/12/7 8:43:38 -- 以下是引用siena在2012-12-6 8:46:42的发言: Shi tute tiel elrigardas 这里用 elrigardas 的意思不好理解,请老师解释一下。 这里的 elrigardi 应该是 aspekti 的含意。 |
-- 作者:helo -- 发布时间:2012/12/7 8:44:01 -- 以下是引用siena在2012-12-6 8:48:31的发言: perlo de granda indo 这里的 indo 是不是等于 valoro? 是的。 |