以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  歌词世译研究 Studado pri tradukado de kanttekstoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=35)
----  Libera Esperanta kantaro-vikio igxis 1000-kanta!  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=35&id=10323)

--  作者:mandio
--  发布时间:2009/9/1 11:21:40
--  Libera Esperanta kantaro-vikio igxis 1000-kanta!
Libera Esperanta kantaro-vikio igxis 1000-kanta!

Dum la lastaj tagoj kvanto de kantotekstoj, haveblaj en kantaro-vikio superis 1000! Tio estas rezulto de kelkjara internacia kunlaboro, farata de esperantistoj el la tuta mondo.

Danke al la vikia teknologio, la kantaro estas malfermita por cxiuj, kiuj interesigxas pri muziko. Iu kunlaboranto povas enmeti novan kantotekston, alia korektas erarojn, plua alia povas aldoni muziknoton aux kompletigan informon, ktp.

Pasxo post pasxo la kantaro kreskas kaj igxis vera helpilo por muzikemuloj. Gxin uzas kaj komencantoj kaj spertuloj. La kantaro estas fonto de kantotekstoj por lernantoj kaj gvidantoj de E-kursoj. Fanoj trovas en gxi kompletajn albumojn de sxatataj muzikbandoj kaj videajxojn de kantoj. Auxtoroj kaj tradukantoj uzas gxin por publikigi siajn verkajxojn.

En la vikio haveblas kaj klasikaj kaj modernaj kantoj. Multas kantoj, tradukitaj el naciaj lingvoj, movadaj, por korusa plenumado, infanaj, rokaj, popaj kaj aliaj.

En la vikio vi povas trovi kanton diversmaniere: laux kategorio, nomo aux per frazo entekste.

Kantoj estas arangxataj laux albumoj kaj albumoj eniras diskografiojn de la koncerna auxtoro aux muzikbando. Por prezentado de la kantoj vi povas trovi muzikfoliojn, akordojn por gitarludado. Vi povas sekvi la kantotekston kaj ankaux spekti videajxon aux uzi karaokeon.

Internacia teamo de kunlaborantoj gratulas uzantojn de kantaro-vikio je tiu cifero - 1000, kaj invitas cxiujn, kiuj gxis nun ne vizitis la kantaron fari tion, trovi sxatatajn kantojn, aldoni komentojn kaj lasi impresojn en gastlibro.

Funkciadon de kantaro-vikio subtenas EcxeI, kiu dum jaroj gastigas gxin en sia servilo, dankon!

Adreso de la kantaro-vikio: http://ikso.net/kantaro/ 

Muzikume,

Aleksej Kuznecov
ka2pink@gmail.com