以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  初学者园地 Por komencantoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=39)
----  Bona Rido (62)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=39&id=33180)

--  作者:longulo
--  发布时间:2012/12/8 10:01:03
--  Bona Rido (62)

La stranga pordo

Viro iutage mezuris la pordon de la vilaĝa drinkejo. Li mezuris kaj kalkulis, mezuris denove kaj kalkulis. Dum la tempo popolamaso kolektiĝis, rigardante la viron kaj lian mezuradon. Li ne estis nekonata viro, sed la plej konata drinkulo de la loko.

Fine li diris kvazaŭ al si mem: —Kia stranga pordo! Ĝi estas nur du metrojn alta kaj unu metron larĝa. Mi iam havis belegan domon, ĝi eniĝis en la drinkejon tra tiu ĉi pordo. Mi posedis domon kaj hejmon, belajn grenkampojn kaj herbejoj—ili iris la saman vojon. Kaj tamen la pordo estas nur du metrojn alta kaj unu metron larĝa!Ĉio, kion mi iam posedis—bonstato, reputacio, honoro, saneco—ĉio traiĝis tra tiu ĉi pordo. Estas nur mi, kiu jam ne povas eniri tra ĝi, ĉar mi ne plu havas monon.


--  作者:longulo
--  发布时间:2012/12/9 9:17:24
--  

—Nun vi efektive devas trankviliĝi, eta Elsa, kaj iĝi bonkonduta knabineto. Aliokaze vi ne povas enveni en la ĉielon.

—Ne gravas. Ĉi tiun semajnon mi estis en kinoteatro kaj en cirko, kaj oni ja ne povas esti ĉiuloke.


--  作者:longulo
--  发布时间:2012/12/9 9:17:41
--  

La malgranda kumunumo estis aĉetinta novan fajrestingan aŭtopumpilon. Bienposedanto, kiu kontraŭstaris la novakiraĵon, ekdiris, rigardante ĝin:

—Multe da grandaj brulakcidentoj estos bezonataj, por ke ĝi donu profiton.


--  作者:longulo
--  发布时间:2012/12/10 11:09:03
--  

—Kie nun troviĝas Karl Svenson? Mi de longe ne vidis lin.

—Li estas kondamnita al kvarmonata malliberigo, ĉar li ŝtelis aŭtomobilon.

—Kia frenezulo. Kial li ne aĉetis aŭton per partopago kaj preterlasis pagi ĝin, akurate same kiel aliaj honestaj homoj.


--  作者:longulo
--  发布时间:2012/12/10 11:09:33
--  

—Ĉu vi ricevis ĉi tiujn perlojn de Eriko? Ili estas belaj sed ne malfalsaj.

—Ĉu vere? Ĉu vi havas bonan konon pri perloj?

—Ne. Sed mi bone konas Erikon.