以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  初学者园地 Por komencantoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=39)
----  Bona Rido (65)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=39&id=33265)

--  作者:longulo
--  发布时间:2012/12/13 9:49:47
--  Bona Rido (65)

Matematiko

En la lernejo la instruistino provis instrui siajn etajn gelernantojn iom pri la subtraho.

—Vi ja havas dek fingrojn, ŝi diris. Se vi havus tri fingrojn pli malmultajn—kio do estiĝos?

—Neniuj fortepianaj lecionoj, ravite diris la eta Tobias.


--  作者:longulo
--  发布时间:2012/12/13 9:50:06
--  

Paĉjo diris per malafabla voĉo al sia dekokjara filino:

—Aŭskultu, Agneta, tiu juna viro, kun kiu vi konatiĝis, restas tro longe dum la vesperoj. Ĉu ne panjo al vi diris ion pri tio?

—Jes panjo diris, ke la junuloj neniom ŝanĝiĝis, de kiam ŝi estis junulino!