-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2009/11/14 5:42:01
-- 图说百年中国世运 Lumbildoj(16-18)
此主题相关图片如下:
[幻灯片lumbildo 16] La cxina EM en la periodo de la rezista milito kontraux japanaj invadistoj skribis tre gloran pagxon. En la lumbildo 16, dekstre vidigxis la surskribo farita de Mao Zedong en 1939-12-09 por la revuo <Yan-an-a Esperantisto>; maldekstre vidigxis la fama revuo <Heroldo de Cxinio>. La nomita revuo inauxgurigxis en 1939-01-01, sub gvido de la 3-a Sekcio de la Politika Departemento de la Milita Komisiono de la Nacia Registaro de Cxinio. Jxelezo laboris en la 3-a Sekcio kiel kolonelo-cxefoficisto. La vic-estro de la Politika Departementoestis Zhou Enlai. La 3-a Sekcio fondigxis 1938-04-01 en Wuhan, kun Guo Moruo kiel estro. Komence <Heroldo de Cxinio> aperis kiel duonmonata revuo, poste kiel monata, pli poste senregula, gxis decembro aperis resume 74 n-roj. Cxiu n-ro je 5 gxis 9 mil ekzempleroj, kiuj disvastigxis al pli ol 850 urboj de 63 landoj tra la mondo, multe kontribuis en propagando pri la rezistmilito de la cxina popolo. Poste s-ro Yang Hansheng en sia rememoro tiel diris ke tiu esperanta revuo multe altigis la fidon de la internaciaj amikoj.
抗日战争时期的中国世运,写下了光荣的一页。 这一张幻灯片右边展示的是1939年12月9日毛主席写给《延安世界语者》的题词。左边展示的是著名的《中国报导》。 《Heroldo de Cxinio》创刊于1939年1月1日。归国民政府军事委员会政治部第三厅国际宣传科领导,叶籁士当时的公开身份是宣传科上校主任科员。政治部副部长为周恩来,第三厅于1938年4月1日成立于武汉,厅长为郭沫若。《Heroldo de Cxinio 中国报导》开始时是半月刊,后来改为月刊,再后来成为不定期。到1944年12月因为政治环境的恶化停刊为止,一共出版了74期,每期印五至九千份,发行到全世界63国850多个城市。为宣传中国人民的英勇抗战作出了卓越的贡献。当时任第三厅主任秘书的阳翰笙回忆说这个刊物“大大鼓舞了国际友人的信心。”
|