以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- [转帖]魏学洢 <核舟记>(GZ世译) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=125) |
-- 作者:ydwei -- 发布时间:2006/7/9 20:53:39 -- [转帖]魏学洢 <核舟记>(GZ世译) Wei Xueyi (1596--1625) Boato Skulptita el Persikkerno Vivis en Ming-dinastio (1368--1644) majstrometiisto nomata Wang Shuyuan, kiu povis skulpti el col-diametra lingo palacajn konstruajxojn, objektojn, homfigurojn, kaj diversajn birdojn, bestojn, arbojn aux sxtonojn, cxiuj laux naturaj konturoj de la krudmaterialo kaj kun sia aparta gusto. li iam donacis al mi boaton, skulptita el persikkerno, kiu temis pri la vizito de Su Shi al la Rugxa Klifo. La boato longis, de pruo gxis pobo, cx. je pli ol ok colonoj, kaj altis proksimume je du maizgrajnoj. meze, vidigxis vasta halo kiel kajuto, supersxirmita per bambufolio, kaj ambauxflanke de la kajuto estis malgrandaj fenestroj, dekstre kaj maldekstre po kvar, resume ok. malferminte la fenestrojn, oni povis vidi tra ili delikatan balustradon. kaj, ferminte la fenestrojn, oni povis legi sur la klapoj gravuritajn surskribojn. dekstre: la altaj montoj kontraste malgrandigis la lunon, kaj la mallevigxanta akvo malkovris rokojn.* maldekstre: blovis frida zefiro, kviea estis la akvo.** cxiuj literoj estis sxirmitaj per blua farbo. Sur la pruo kunsidis tri personoj. tiu meze, kun alta cxapo kaj haroza barbo, estis s-ro Su Shi; dekstre: lia amiko la bonzo Foyin; kaj maldekstre estis s-ro Huang Tingjian. S-roj Su kaj Huang ambaux aprecis al rulajxo de kaligrafia verko. per sia dekstra mano Su Shi tenis unu ekstremon de la rulajxo, kaj la maldekstran manon li metis sur la dorso de s-ro Huang. per sia maldekstra mano Huang tenis la alian ekstremon de la rulajxo, kaj, per sia dekstra mano fingromontrante al la verko, li kvazaux ion parolis al sia amiko. montrigxis videblaj la dekstra piedo de s-ro Su kaj la maldekstra piedo de s-ro Huang, ambaux iom flanken tenigxis. genuoj de ili unu apud alia cxiom kasxigxis en la vestfaldoj sub la rulajxo. Foyin aspektis ekzakte similas al la bodisatvo Majtrejo: kun nudigitaj brusto kaj mamoj. levante sian kapon li rigardis disten, lia pozo kaj mieno multe diferencigxis de tiuj de s-roj Su kaj Huang. li sidis kun dekstra gambo kusxanta, sur kubuto de sia kurbigxanta dekstra brako li apogis sin sur la boatflanko. Levigxis lia maldekstra genuo, kie ripozis lia maldekstra brako kun rozario, kies bidoj estis klare nombreblaj. Sur la pobo kusxigxis remilo, ambauxflanke de gxi trovigxis po unu boatisto. tiu, cxe maldekstra flanko estis kun konusa hartubero kaj levigxanta kapo. Lia maldekstra mano kaptis ekvilibrilon, kaj la dekstra palpis al sia dekstra piedo, kvazaux lauxte vokis. tiu cxe maldekstra mano palpis al forno, sur kiu sidis krucxo. tiu homo kun trankvila mieno rigardis antauxen, kvazaux auxskultante la boligxon de teo. Dorso de la boato estis iom plata, kaj tie gravurigxis la subskribo de la auxtoro, kiu legigxis jene: “Auxtune en la dua jaro*** de Tianqi-erao skulptis Wang Shuyuan de Yushan” La strekoj, kvnkam tiel maldikaj kiel kulpiedoj, estis klare distingeblaj kaj nigre farbitaj. Sube sekvis sigelo de respekta nomo: “Chuping-montano”, skarlate farbita. Resume en la boato trovigxis: kvin homfiguroj; ok fenestroj; boatsxirmilo, remilo, forno, krucxo, rulajxo, rozario, respektive po unu; subskriboj, auxtora subskribo, sigelilo, malpli ol unu colo. La miniature artajxo estis farita el longa kaj maldika perskkerno. Post atenta observado, mi, Wei Xueyi, admiris kun miro: Ho, kiel mirinda metiarto! En antikvaj verkoj ja estis multaj notoj pri artajxoj kreitaj kvazaux de fantomoj aux feoj, tamen, ja kiu jam vidis skulptajxon el ligno malpli granda ol colo tamen kun klarvideblaj brovoj kaj barboj? Ecx se iu dirus al mi tion, kion mi mem jxus priskribis, mi ankaux prenos tion mensogon. sed tion mi nun vidis ja propraokule! Laux tio supozante, ankaux ne estas neeble ke oni skulptis simiinon sur pinto de dorno**** Ho, kiel mirinda matiarto! ----------------- * citajxo el la “dua vizito al la rugxa klifo” Penseo n-ro 10. p. 42 **citajxo el la “unua vizito al la rugxa klifo” Penseo n-ro 5, p. 17 ***1622 p.k. ****laux noto en Hanfeizi; iu song-ano fanfaronis al la regxo de Yan-regno, ke li povas skulpti simiinon sur pinto de dorno. el vol. x de “Yuchu Xin Zhi” 明有奇巧人曰王叔远,能以径寸之木,为宫室、器皿、人物,以至鸟兽、木石,罔不因势象形,各具情态。尝贻余核舟一,盖大苏泛赤壁云。 |
-- 作者:ydwei -- 发布时间:2006/7/9 20:54:24 -- Minosun: miriga la devena teksto, miriga la adaptita teksto! jam ne diferencas ili. almenaŭ tio estas mia opinio. la hanlingvo akompanas nin dumvive, tamen por la plejparto de la ĉinoj la antikva hanlingvo simple estas volapukaĵo, ĝi tiel malfacile lerneblas, ke oni preferu elekti iun fremdan lingvon por lerni. eble multaj (por ne temi pri fremduloj) ne kapablas kompreni la originalon, tamen konas la tradukon, se ili iom bone regas esperanton. do mi volus danki al s-ron guozhu, kiu multafoje mirigas nin per sia magia krajono. |
-- 作者:ydwei -- 发布时间:2006/7/9 20:55:02 -- Eto: “英寸”与“寸”在量上是有区别的,因为这是微雕,所以长度单位极为重要,不是吗? |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2008/4/8 23:44:21 -- 补发消失了的图片 |