-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2010/2/3 3:59:29
--
<176> AKROSTIKA RIMGRATULO al kara Magda Lena --- laux cxinesko Zhegutian (perdrika cxielo) Magda Lena plej kara, Al mi kvazaux najbara**, Guozhu gratulas kore De Cxinio transmara Al vi pro La rara Event\' neordinara (Nasktagon Gxojan!) per la Akrostiko memfara! §.81 Zhuyingtaijin 祝英台近 Kanto pri Zhu Yingtai [2-77-7] cxina fiksforma poemo el du strofoj po 9 versoj kaj 5 versoj de 335,45,6434/3,65,45,6434 silaboj, laux rimarangxo xxa,xa,xxxa/ a,xa,xa,xxxa (x = senrima). <177> La Unua Ekrigardo --- laux cxinesko Zhuyingtaijin Eterne/ dauxras la/ memor\' parkera. Via figur\'/ cxe mi apera, kiel preterfluga/ feino en/ vizio /efemera, legxera, renkontebla nur en/ fabel\' mistera. Cxarmas via/ vocxo tenera. Sorcxite mi igxis/ amrivera/ droninto/ mallibera. §.82 Zhuzhici 竹枝词 Bambuoj [1-28-3] cxina fiksforma poemo el 4 versoj de 7 silaboj, laux rimarangxo a,a,xa (x = senrima). <178> Memore -- laux cxinesko Zhuzhici Sidante antaux floroj, mi dronas en memoroj. Kiel tikle dolcxigxas la karaj verdaj horoj!
|