以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- Kiel trovi 聊斋手稿 (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=13700) |
||
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/2/16 7:03:13 -- Kiel trovi 聊斋手稿
Kiel trovi 聊斋手稿 Inter la verkoj en literaturo de la antikva Cxinio, estas du plej famaj Majstrajxoj: Rugxdoma Songxo kiel reprezentanto de romanoj kaj la Strangajxoj de Liaozhai kiel la "regxo de noveloj". |
||
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/2/16 7:06:31 -- Inter la diversaj mankopiajxoj de la Strangajxoj de Liaozhai, estas tri plej famaj: 1. Propra manskribita kopio far la auxtoro Pu Songling; 2. Manskribitaj kopioj de Dianchun(Palaca Printempo)-Kiosko; 3. Manskribita kopio de Zhu-xue(Negxmulda) Kabineto. Inter la triopo, la unua estas kaj manskribajxo de la auxtoro, kaj la definitiva teksto de la novelo, sekve plej valora. Bedauxrinde gxin trafis katastrofoj kaj fine postrestas nur duono gxis hodiaux. 在《聊斋志异》的手抄本中,有三种最有名气。一、作者手抄本;二、殿春亭抄本;三、铸雪斋抄本。其中,作者手抄本既是手稿,又是定稿,最为珍贵,可惜遭遇劫难,最后只保留了半部传世。 Pri la tempo kiam oni ektrovis la propran manskribitan kopion de la auxtoro, ekzistas nesamaj opinioj de la specialistoj: 1.Laux Profesoro Zhu Qikai: en la vintro de 1950; 2.Laux Profesorino Ma Ruifang: en la printempo de 1948; Laux s-ro Guo Fusheng: en la vintro (novembro) de 1947. 关于《聊斋志异》作者手抄本发现的时间,专家们有几种不同的说法: 1、朱其铠教授说是在1950年冬天; 2、马瑞芳教授说是在1948年春天; 3、郭福生则说是在1947年的冬天(十一月间)。 Tamen, pri la loko kie oni ektrovis la propran manskribitan kopion de la auxtoro, ekzistas nenia divergxo: Cxiuj asertas ke la ektrovo okazis en Xifeng-gubernio de Liaoning-provinco. Se diru pli detale: en Zhong\'xin-vilagxo de Yuanbaogou-kanalo, Gengke-distrikto, Xifeng-gubernio de Liaoning-provinco. Sube ni auxskultu la rakonton far s-ro Guo Fusheng pri la ektrovo de tiu cxi valora manskribita kopio de la auxtoro. 但是关于手稿发现的地点,没有分歧:都说是在辽宁省西丰县。若更详细些,是在辽宁省西丰县更刻乡元宝沟忠信屯。 下面我们且听听郭福生所讲的这部手稿被发现的故事。 |
||
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/2/16 7:07:31 -- Xifeng-gubernio situas en tre dezerta monta regiono, kie tre frue liberigxis de la regado de Kuomintanga regximo. En la vintro de 1947 tie jam iras la kampanjo Agrara Reformado. Siatempe la sekretario de la kompartia komitato de Xifeng-gubernio nomigxas Liu Botao. S-ro Liu estis komisiita kiel estro de la laborteamo de Agrara Reformado, gvidanto pri la kampanjo en Gengke-distrikto. Iutage, Liu Botao venas al sidejo de la Kamparana Asocio de Zhong\'xin-vilagxo de Yuanbaogou-kanalo. En cxambra angulo li vidis amason da senordaj libroj. El la libroj li trovis du manskribitajn kajerojn kun kopio de mirrakontoj pri fantomoj kaj vulpaj spiritoj. Inter la membroj de la laborteamo de Agrara Reformado, Liu Botao havas relative pli superan klerecon (de malnoba supera liceo). Li estas legema. Liu Botao rimarkas ke la paperoj de la du kajeroj koloras tre malnovaj kaj inter la kopiaj skriboj vidigxas korektoj kaj aldonitaj skriboj. La bindaj fadenoj vidigxas tre harmonie kaj antikvece. La kajeroj aspektas tute ne kiel novaj manskriboj. Kaj la numeroj de la kajeroj ne estas lauxvicaj. Do certe trovigxas ankaux aliaj kajeroj. Kvankam Liu Botao ne povas certigi kiu estis la manskribinto, tamen li instinke sentis ke tio estas valoraj kajeroj far antikvaj homoj. Kaj li gxisfunde demandis al siaj kolegoj: Kiuj ankoraux vidis similajn kajerojn? Kiam li mangxis cxe vilagxanoj, ankaux ne forgesis pridemandi la samon. |
||
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/2/16 7:08:14 -- Liu Botao persiste postulis sercxe, kaj post duojaro la eta Yu resendis la aliajn du kajerojn. Tiam jam estis en junio aux julio de 1948. Tiel kolektigxas kvar manskribitaj kajeroj, kun vicnumeroj 1,3,4 kaj 7, resume 400 pagxoj. Krom tri Antauxparoloj, estas 237 mirrakontoj. 刘又多次追要,半年以后才把书寄了回来。这时已经到了1948年的六、七月间。这样就共得到了四册抄本,编号为第一、三、四、七册,共400页,除三篇序文以外,收有237个故事。 Poste tiuj kajeroj estis reproduktitaj per fotolitografia preso far Pekina Reproduktejo de Antikvaj Libroj. Sed, kiam oni jxus trovis la kvar kajerojn, en tia situacio oni neniel povis aserti ke tio estas la propra manskribita kopio far la auxtoro Pu Songling, cxar ankoraux mankas kompara kontrolo far specialistoj per la auxtora auxtografo. 后来于1955年由北京古藉刊行社影印出版。可是在刚刚发现这四个抄本的当时,在那样的环境下,是无法确认这就是作者手抄本的。因为那要有作者的亲笔墨迹来对证,要请专家来检验、核查、落实才行。 Kiel ni scias ke s-ro Pu Songling vivis nur en mizera malricxeco, neniu adoranto de filmsteloj petis de li auxtografan subskribon. Kaj ni je 300 jaroj post lia forpaso, kie aux kiel ni sukcesas trovi lian auxtografon? 可是,蒲翁生前潦倒,并没有成为追星族、发烧友追着索要签名的对象,三百多年后的今天,从哪里能搞到蒲翁的亲笔签名呢? |
||
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/2/16 7:11:20 -- http://www.pusongling.net/shougao.html
|