以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 谈蔡元培 Pri Cai Yuanpei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=13806) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/2/22 9:57:11 -- 谈蔡元培 Pri Cai Yuanpei
mi ekvidis malnovan bildkarton pri UK 1908 en Dresden. En unua vico sidas sxajne cxino. Cai tiutempe restadis en Leipzig k Dresden. Iam mi ie legis, ke tie lernis E-on. Amike salutas vin |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/2/22 10:00:02 -- * Responda letero de GZ 2010-02-22 GZ al Rudolf Burmeister Kara amiko: 1.Koran dankon pro via mesagxo de 2010/02/21 17:23:09 kaj la malnova foto de UK en 1908! 2.Mi tuj sercxis koncernajn materialojn kaj sciis ke 2.1. S-ro Cai Yuangpei(1868-1940) lernis en Germanio dum 1907-05/1911-11. Do, kiam la 4a UK okazis en Dresdeno 1908, s-ro Cai Yuanpei ja trovigxas en Germanio. Sed ne trovigxis tia informo ke s-ro Cai cxeestis en la 4a UK. 2.2. En EPCx 1982-01 (p.5-6) legigxas artikolo <Cai Yuanpei kaj Esperanto> verkita de Hou Zhiping. Laux tiu artikolo, s-ro Cai Yuanpei cxeestis nur la 16-an UK 1924 en Vieno, akompanata de D-ro Huang Zunsheng (Wong Kenn, 1894-1990). 3.Kiel la plej frua gazeto kiu propagandis Esperanton per la cxina lingvo, <La Tempoj Novaj> dufoje publikigis akuratajn raportojn respektive pri la Tria UK en 1907 (n-ro 10, p.2) kaj la Kvara UK en 1908 (n-ro 62, p. 7~8). La du raportoj ambaux estas gravaj en la historio de cxina E-movado. Tiu en 1907 estas la plej frua cxinlingva raporto pri UK, kaj tiu en 1908 unuafoje iniciatis okazigon de UK en Cxinio. Auxtoro de la unua raporto (plum)nomigxis s-ro Vekigxo, kaj supozeble ankaux li verkis la duan raporton. Kvankam li mem ne cxeestis UK, tamen laux materialo de novajxagentejo li verkis vivece allogajn raportojn, kies detaloj montris ecx pli ricxaj ol la teksto en La Historio de Esperanto de Prof. Edmond Privat. 4.Mi mem (kun nebona vidkapablo) ne povas trovi ke cxino sidas en la malnova foto kiun vi sendas. Mi publikigos la foton interrete por ke aliaj s-anoj kune rigardu esplore: Du leteroj pri Cai Yuanpei <http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=13806> Gxis reskribo! sincere salutas vin huguozhu@21cn.com |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/2/23 7:07:01 --
Kun amikaj salutoj |