以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 双语版胡锦涛主席2007新年贺词 (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=1457) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/1/1 11:07:37 -- 双语版胡锦涛主席2007新年贺词
Sinjorinoj, sinjoroj, kamaradoj kaj amikoj! 2006 estas jaro en kiu Cxinio komencis la 11-an kvinjaran projekton. La tuta cxina popolo el cxiuj naciecoj unuanime, solidarece, klopode kaj strebeme kondukis cxiuflankan socialisman konstruadon de ekonomio, politiko, kulturo kaj socio, akirante novajn sukcesojn en la nacia ekonomio kaj socia evoluo, kaj dank\' al tio la popola vivnivelo plialtiĝis. Dume Cxinio faris firman pasxon al la celo amplekse konstrui bonhavan socion. Samtempe, ni cxiudimensie kondukis eksterajn interfluon kaj kunlaboron, vaste partoprenis en internaciaj aferoj, ambauxflankaj kaj plurflankaj, aktive antauxenpusxis procezon de solvo de internaciaj varmaj kaj malfacilaj problemoj kaj portis kontribuon al protektado de la monda paco kaj al akcelado de komuna evoluigo. Antaux nelonge la Komunista Partio de Cxinio okazigis la 6-an plenan sesion de sia 16-a Centra Komitato, farante kompletan arangxon pri konstruado de socialisma harmonia socio. Diversanaciecaj popolanoj de Cxinio kreas plu felicxan vivon kaj belan futuron, per siaj diligenteco kaj sagxo. 2007 estos grava jaro por tio, ke la cxina popolo cxiuflanke realigu koncepton pri scienca disvolvado kaj rapidigu la konstruadon de socialisma harmonia socio. Sekve, laux postulo pri bona kaj impeta evoluigo de ekonomio kaj socio, ni donos grandan forton al reguligo de ekonomia strukturo kaj sxangxo de ekonomi-kreskiga maniero, vigle fortigos ricxfontan sxparadon kaj median protektadon, forte akcelos la reformadon, malfermon kaj propran kreadon, energie kondukos socian disvolvon, solide solvos problemon pri la popola vivo kaj rezolute pusxos evoluigon de ekonomio kaj socio sur orbiton de scienca disvolvado. Ni sensxanceligxe persistos cxe la orientilo pri "unulanda dusistemeco", "administrado de Hongkong fare de hongkong-anoj", "administrado de Aomen fare de aomen-anoj" kaj pri alta auxtonomeco, subtenos la du specialajn regionojn kaj iliajn cxefojn en lauxlegxa regado, largxigos intersxangxon kaj sinergion inter la interna loko kaj la du regionoj, por kune protekti iliajn longedauxrajn prosperon kaj stabilecon. Ni firme praktikos la fundamentan orientilon pri "paca reunuigo kaj unu lando kun du socisistemoj" kaj, observante pacan evoluigon de la dubordaj rilatoj kiel cxeftemon, plifortigos kontaktadon inter dubordaj personoj, interfluon kaj kunlaboron en ekonomio kaj kulturo, por gardi pacon kaj stabilecon de Taiwan kaj la markolo kaj fruigi la grandan aferon de paca reunuigo de Cxinio. Nuntempe la internacia situacio ankoraux profunde kaj komplike varias. Dauxras plurpolariĝo de la mondo, kreskas plu la tutmonda ekonomio, profundigxas reciproka dependeco kaj kunlaboro inter diversaj landoj kaj nova sxanco trafas protektadon de la monda paco kaj instigado de la komuna evoluigo. Samtempe eruptas partaj milito kaj konflikto jen tie jen aliloke, grandigxas diferenco inter la sudo kaj nordo, elstaras tutmondaj problemoj kiaj pri terorismo, translanda krimado, media polucio, natura katastrofo kaj seriozigxo de kontagxaj malsanoj; kaj trudas sin nova defio al la protektado de la monda paco kaj al la akcelado de la komuna evoluigo. Jen tia la internacia situacio, kaj kun sxanco kaj kun defio. La cxina popolo sincere esperas, kune kun diversalandaj popoloj efektivigi reciprokan utilon, kunlaboron, harmonian kunekzistadon kaj ludi la epokan cxefmelodion pri paco, evoluo kaj kunlaboro. Profitante de tiu cxi okazo mi volontas reaserti, ke la diplomatia politiko de Cxinio celas protekti la mondan pacon kaj akceli la komunan evoluigon. La cxina popolo firme kaj sensxanceligxe marsxos plu sur la vojo de paca evoluigo, realigos malfeman strategion pri reciproka utilo kaj ambauxflanka gajno, plifortigos interfluon kaj kunlaboron kun diversaj landoj en ekonomio kaj kulturo, kune antauxenpusxos plurlaterismigxon kaj demokratiigon de la internaciaj rilatoj, defendos malsamecon kaj en la mondo kaj en disvolva modelo, akcelos tion, ke la ekonomia tutmondigxo iru en la direkto favora al komuna prosperiĝo, kaj faros kontribuon al konstruado de harmonia mondo kun longa paco kaj kuna prospero. Civitanoj de nemalmultaj landoj kaj regionoj ankoraux suferas militon, malricxon, malsanon kaj ion alian. La cxina popolo volontas liveri, kun profunda simpatio, lauxeblajn helpojn al ili. Ni elkore deziras, ke ili frue liberiĝu el la mizeroj. Aliflanke, ni sincere bondeziras, ke cxiulandaj popoloj povu kune gxui fruktojn el la paco kaj evoluado. Fine mi, estante en Pekino, esprimu al vi cxiuj felicxon kaj sanon en la nova jaro! |
-- 作者:易绍敏 -- 发布时间:2007/1/1 11:55:44 -- Tio ci estas tre bona artikolo,kiel bona "harmonia mondo" estas!ni esperas: la harmonia mondo rapide alvenas!Paco、disvastigo、progreso、kunlaboro、harmonio......tio ci estas niaj E-tistaj la plej alta kaj nobla idealo!ni sincere esperas:Prezitanto Hu JinTao kaj Cefministro Wen Jia Bao relaboras 20-jarojn por nia kara Patrinlando!Nia kara patrinlando certe havas plibelan kaj plibonan perspektivon kaj estontecon!Ni ciuj cinoj tute fieras kaj arogantas por nia kara Patrinlando!!! En ci tie ,ni kore dankas nia kara Sinjoro instruisto GZ!Saluton al vi!Felican Novjaron al niaj karaj Esperantaj geinstruistoj!sincere via studento: Yishaomin(Verda Batalanto).2007-01-01.mezo.
|
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/1/1 2:05:06 -- 双语版胡锦涛主席2006新年贺词 再贴一个更早一年的旧帖子 2005年12月31日 下午 9时58分 http://es.chinabroadcast.cn/1/2005/12/31/1@32927.htm 国家主席胡锦涛发表2006年新年贺词 新年前夕,国家主席胡锦涛通过中国国际广播电台、中央人民广播电台和中央电视台,发表题为《携手建设持久和平、共同繁荣的和谐世界》的新年贺词。( "Sinjorinoj, sinjoroj, kamaradoj kaj amikoj! "La jaro 2006 estos tiu de komenco de la 11-a 5-jara projekto de Cxinio. Lastatempe la Komunista Partio de Cxinio okazigis la 5-an plenan sesion de sia 16-a Centra Komitato kaj elmetis gxeneralan celon por la lando dum ekonomia kaj socia disvolvo en la estontaj 5 jaroj, ankaux gvidajn orientilojn kaj gravan dispozicion. La cxina popolo el cxiuj naciecoj akcelas, kun alta fervoro, la procezon de cxiuflanka konstruado de bonhava socio kaj klopodas plu por krei ankoraux pli belan futuron. "Ni persiste regos la tutan situacion de ekonomia kaj socia disvolvo laux scienca koncepto, fortigos kaj rapidigos la reformadon kaj malfermon, energie grandigos propran kreivon, vigle akcelos reguligon de ekonomia strukturo kaj sxangxon de ekonomi-kreskiga maniero, verve altigos kvaliton kaj efikon de ekonomia kreskado kaj klopode igos la ekonomion kaj socion rapide kaj bone antauxenigxi, por ke la tuta popolo kune gxuu fruktojn el la reformado kaj disvolvado. Ni restos firmaj cxe la orientilo pri \'unu lando kun du socisistemoj\', \'hongkong-ana administrado de Hongkong\', \'aomen-ana administrado de Aomen\' kaj alta auxtonomeco, subtenos lauxlegxan praktikadon de la registaro kaj administra cxefo de Hongkong-a kaj Aomen-a Specialaj Administraj Regionoj, plivastigos interfluon kaj kunlaboron inter la internaj lokoj unuflanke kaj Hongkong kaj Aomen aliflanke, kaj solide protektos konstantajn prosperon kaj stabilecon de Hongkong kaj Aomen. Ni persistos en la fundamenta orientilo pri \'paca reunuigo kaj unu lando kun du socisistemoj\', sensxanceligxe staros cxe la principo pri unu Cxinio, absolute ne rezignos klopodon por paca reunuigo, kategorie ne sxangxos la orientilon teni la esperon cxe la taiwan-aj popolanoj; tute ne koncedos al secesiado, sed firme oponos plu al la tiel nomata \'sendependigo de Taiwan\', pozitive akcelos interfluon kaj kunlaboron inter la du bordoj, gardos la pacon kaj stabilecon de Taiwan-markolo kaj antauxenpusxos la grandan aferon de paca reunuigo de Cxinio! "Nuntempe la internacia situacio ankoraux sxangxigxas profunde. Paco, evoluo kaj kunlaboro formas epokan tajdon. Monda ekonomio tendencas kreski, sciencoj kaj teknikoj progresas tago post tago, cxiam kun novaj fenomenoj; reciproka dependeco kaj kunlaboro inter diversaj landoj pli kaj pli profundigxas kaj la socia evoluado de la homaro vizagxas al novaj sxancoj. Samtempe, multigxas nestabilaj kaj necertaj faktoroj, gxenantaj la pacon kaj evoluon, ondas partaj milito kaj konflikto, jen tie, jen aliloke; pligrandigxas diferenco inter la sudo kaj nordo, elstaras tutmondaj problemoj, kiaj terorismo, translanda krimado, media polucio kaj serioze kontagxaj malsanoj, tial severan defion alfrontas la tuta homaro en la socia evoluado. "La cxina popolo, cxiam amanta pacon kaj aspiranta belan vivon, sincere volontas esti firma forto por protekti la mondan pacon kaj impulsi stabilan kaj ordan disvolvigxon de la tutgloba ekonomio. La cxina popolo elkore esperas, kune kun diversalandaj popoloj, plifirmigi la solidarecon, intime kunlabori kaj, man-en-mane, konstrui cxiam pacan, komune prosperan kaj harmonian mondon. "Cxi tie mi reasertu, ke la disvolvo de Cxinio estas paca, malferma, kunlabora kaj harmonia. La cxina popolo disvolvas sin per kreado de paca internacia medio unuflanke kaj akcelas la mondan pacon per propra evoluigo. La cxina popolo volontas, kune kun diversalandaj popoloj, akceli plurflankigxon kaj tion, ke la ekonomia tutmondigxo marsxu en la favora direkto de komuna prosperigo, pledi por demokratiigxo de internaciaj rilatoj, respekti diversecon de la mondo kaj antauxenpusxi starigon de nova, justa kaj racia internacia ordo de politiko kaj ekonomio, justaj kaj raciaj. Cxinio efektivigos plu la fundamentan sxtatan politikon pri malfermado, sencxese optimumigos almedian investadon, cxiam apertos merkaton, vaste kondukos internaciajn kunlaborojn kaj aparte subtenos, laux sia kapablo, rapidan disvolvon de evoluantaj landoj, por realigi reciprokan utilon kaj komunan gajnon de cxiuj landoj. "En la nuna mondo, la popolamasoj de iuj landoj ankoraux suferas de milito, pauxperismo, afekcioj kaj naturaj katastrofoj. La cxina popolo, cxiam kun profunda simpatio, pretas liveri lauxeblan helpon al ili, sincere dezirante, ke ili kiel eble plej frue povu vivi karesate de sunradioj en paco kaj evoluo. "Fine mi, en Pekino, deziras al vi cxiuj felicxon kaj sanon dum la nova jaro! "Dankon!" |