以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- [转帖]recenzo en OdE 2010-04 书评 (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=14878) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/4/7 3:23:36 -- [转帖]recenzo en OdE 2010-04 书评
La poemetoj estis verkitaj de Guozhu ekde 1973 ĝis 2009. Ne nur skemoj, ankaŭ la temoj treege varias. De funebra tago pro tertremo ĝis impresoj pri furora filmo; de admiro pro starto de ĉina kosmoŝipo ĝis mond-rekordo pri amasa fikado. Salutoj kaj gratuloj al amikoj vivantaj, rememoroj pri amikoj forpasintaj — eminentaj kaj nekonataj. Eĉ ĉineskaj resumoj de konataj klasikaj poemoj. Kompreneble, multas ankaŭ priskriboj de bela naturo kaj certe ĉeestas — ja la kolekto estas en Esperanto! — omaĝoj al diversaj movadaj eventoj (iomete pli multaj ol konvenus) kaj ĵuro pri fideleco al memoro de nia Majstro. La kolekto estas ilustrita per 58 bildoj, inter kiuj estas kaj antikvaj pentraĵoj, kaj modernaj fotoj. Erarojn mi ne rimarkis — eble pro entuziasma legado. El mankoj mencieblas nur ne ĉiam bona enpaĝigo, dezirindus havi ĉiun miniaturon sur aparta paĝo, sen rompoj. Bonŝance, en nia epoko “virtualaj” libroj senprobleme atingeblas por literaturŝatantoj. Do — agrablan legadon! Valentin Melnikov |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/4/7 3:30:43 -- 此主题相关图片如下: |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/4/7 3:47:30 -- de Guozhu al Melnikov De Guozhu al V. Melnikov: 2010/02/05 17:55:38 Kara kolego! …Kun granda ĝojo mi legis la recenzon, kiun vi verkis por OdE pri mia nova eLibro <Poemoj (Volumo de ĉineskoj) de Guozhu>. Al la teksto mi volas doni nur klarigan noton pri la nombro de la ĉinaj fiskformaj poemoj. Tio estas neimageble multa por la okcidentaj legantoj. 3.Mi donu du citaĵojn el mia eseo <Nova Floro kun Ĉina Odoro> (Penseo 194. dec. 2007) 3.1.Nombro de ĉinaj fiksformaj poemoj estis tiel abunda ke ĝi eĉ superis 2000. [Penseo-194 p.10(782), dekstre linio -23] 3.2. Laŭ <Imperie Oficiala Fiksformaro de Ci-o> eldonita en Qing-dinastio(1644-1911), estis resume 2306 skemoj por ci-oj, kaj 581 por arioj, el kiuj la plej ofte uzataj nombrigxas ĉ. 50, kiuj ja meritas nian en-esperantigon. [Penseo-194 p.11(783), dekstre linio 3] |