-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2006/7/16 5:02:03
--
2. Qu Yuan: ODO AL LA MANDARINO Decxiele, bona arbo Mandarino, venas vi al la suda land\' kaj kreskas firme laux dispon\' de di\'. Vi kun konstantec\' ne migras, la radikojn gxis profunde, la foliojn verdaj, florojn blankaj cxarme kaj abunde. Sur dornhavaj brancxoj densaj pendas globaj fruktoj flavaj aux verdetaj, la figurojn belaj kaj katizohavaj; Kvazaux taosuka, l\' pulpon fajna kun esenca pur\'--- Mandarin\', vi brile pompas prosperinte de kultur\'. Ho, lauxdinde, ke vi estas de juneco jam inklina al kreskad\' unika, via propra altenigx\' obstina! Senpostule, vi, l\' radikojn firmaj, ne migrante for, tenas vin elstara, kaj ne cedas al banala mor\'. Kiel principulo cxiam sinregante senerara, aux virtulo sindoneme justa sub cxielo klara staras vi en luks\' modera rekte, l\' lignon bone stria,--- Ho, kun vi mi amikigxu, kaj gxis velka jaro mia. Juna estas vi, sed kiel karaktera antikvulo, vi ja estas inspiranto, kaj de brava ag\' spegulo! Tradukis Licius Guozhu enkomputiligis el la Verda Lampiro, n-ro 141 (1985-08) p.3 此主题相关图片如下:
[此贴子已经被作者于2006-7-16 5:04:35编辑过]
|