以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 李祥年的爱情(6) La Amo de Li (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=19194) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/9/28 0:33:15 -- 李祥年的爱情(6) La Amo de Li Post unua pridemando mi estis malliberigita en arestejo. En la sekva tago, kiam okazis la oficiala pridemando, venis oficiro. Nur tiam mi eksciis ke mi faris sxtelon en la sidejo de la Buroo pri Oficejaj Aferoj de la Ministerio de la Nacia Defendo. La oficiro demandis al mi: "En la sxranko ankoraux restis tri stakoj da kuponoj de nutrajxoj, kial vi ne forprenis?" Mi respondis al li: "Mi ne estas cxiama sxtelisto. Nur pro senelirejo mi sxtelis la kuponojn de nutrajxoj. Mi jam havis tiom, kiom suficxas por mia tutjara konsumado, kial mi prenu la superfluan?" 我被初步审讯后关进了看守所。第二天正式审讯时来了个军官,我才知道那天偷的是国防部机关事务管理局。那军官问我:柜子里还有三大摞粮票你怎么没拿?我回答,我不是惯偷,我是走投无路才偷粮票的,偷这一摞够我吃一年的,我要那么多干什么? Post kelkaj tagoj, policanoj de Lanzhou-a Policejo foreskortis min revenen al Lanzhou. Ili ne plu sendis min al la punlabora agrikulturejo de Jiabian-ravino. La Urba Mezgrada Jugxejo rekte kondamnis min al puno de 6 jaroj da reformo per punlaboroj, kaj sendis min al Baliyao-punejo de Lanzhou En 1961 mi estis transsendita al la Antauxurba Agrikulturejo de Dunhuang-gubernio dauxrigi mian reformadon per punlaboroj. 过几天兰州市公安局把我押了回去。没有再叫我去夹*边*沟而是直接由市中级法院判我6年劳*改,把我送到了兰州的八里窑,到六一年又转往敦煌县城郊农场劳动*改造。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/9/28 0:37:44 -- Cxu mi havas penton pri mia forfugxo de Jiabian-ravino? En 1965 mi estis transsendita de la Antauxurba Agrikulturejo al la Deka punlabora agrikulturejo. Post unu jaro, plenumigxis la kondamno por mi. Sed oni malpermesis al mi reveni mian hejmon, nek al Lanzhou. Mi estis transsendita al la Kvara punlabora agrikulturejopor labori tie. Poste mi estis transsendita de la Kvara punlabora agrikulturejo al la agrikulturejo en Xiaheqing, poste al la agrikulturejo en Gaotai, al la agrikulturejo Xinhua. En 1969, la jaro por prepari sin kontraux eventuale okazunta milito, mi estis transsendita de la agrikulturejo Xinhua, al la agrikulturejo en Wudaping, fine al la agrikulturejo en Beiwan. Tiel, inkluzive la reformon, la reedukadon la laboron post kondamnofino, resume mi vivis en agrikulturejoj 18 jarojn. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/9/28 0:38:33 -- Kiel mi travivis tiujn 18 jarojn? Mi travivis tiamaniere: Minus la 2 jaroj da reedukado per punlaboroj, minus la 6 jaroj da reformo per punlaboroj, en ceteraj jaroj mi enspezis cxiumonate 24 juan-ojn, el kiuj mi elspezis 17 juan-ojn por mangxo, per la restantaj 7 juan-oj mi acxetis sapon, dentpaston, vestajxojn, kaj cigaredojn. Por sxpari cxiun moneron, mi trancxis unu tujon en du duonojn. Por visxi mian vizagxon mi ne uzis la mezan parton de la (duon)tuko, sed gxian randon aux 4 angulojn. Tiamaniere mi povis plilongigi la uzeblan tempon de la tuko. Mi sxparis post sxparadoj, la sxparitajn monojn mi elspezis cxiom por acxeti tabakofoliojn. 这十八年我是怎么过来的?是这么过来的:除去两年劳*教,再除去六年劳*改,就业期间一月挣二十四元钱,伙食费十七元,剩下的七元钱买肥皂毛巾牙膏,还要穿衣,还要吸烟。为了节省每一分钱,一条毛巾剪成两截使用,擦脸舍不得用中间擦,而是用边缘和四个角。这样用的时间长。节省了再节省,所有节省下来的钱都买了旱烟叶。 Dum la tempo de tristo, cxagreno kaj maltrankvilo mi emas fumi, sencxese fumi, gxismorte. Tabako farigxis la plej valora objekto, farigxis la unua neceso de la vivo. Tre ofte okazis tiel: por cxiufoja mangxo mi nur mangxis unu manto-on je 2 malnovaj ljang-oj ( unu ljang-o = 31.25 gramoj) kaj per la alia manto-o sxangxis manprenon da tabakfolioj.Iam mi fumis legom-foliojn, fumis sunflorajn foliojn, fumis sekigitajn kamelaerigeronojn --- plantajxon tre fiodoran, mi ecx fumis lignosegajxojn. 人在忧愁、烦闷和焦虑的时候不停地吸烟,没命地吸烟。烟成了最珍贵的东西,成了生活第一必需品。我经常一顿饭只吃一个二两的馍馍,把另一个拿去换一撮烟叶。我吸过菜叶子,吸过向日葵叶子,吸过晒干的骆驼蓬——一种非常臭的植物。我还吸过锯末。 En punlaboroj se mi havus la sxancon mi maldiligentu, se mi havus la eblon sxajnigi min malsana, mi dormu ripoze en logxejo sub tia preteksto. Por maldiligenti, kelkatempe mi devas mensogi. Al la reedukista kadro mi diris: "Raporton al vi tacxmenta estro: mia grupa estro ordonas min akvumi!" La tacxmenta estro jesis dirante: "Do iru akvumi!" Venante al la grupestro mi tiell diris: "Raporton al vi grupa estro: La tacxmenta estro difinis al mi taskon skribi en la Beiwan-brigado vortojn de Prezidanto Mao!" La grupestro jesis dirante: "Do iru skribi!" Nu bone, en cxi tago oni povus trovi min nenie. Cxar mi iris al la Popola Komunumo Beiwan laki cxerkon por kamparanoj, ili rekompencos min ecx per dufojaj mangxoj. 劳动中能偷懒就偷懒,能装病号就装病号在宿舍睡觉。为了偷懒,有时必须撒谎:对管教干部说,报告队长,组长叫我去浇水。管教干部说去吧。到组长那儿又说,报告组长,队长叫我给北湾大队写毛主席语录去。组长说去吧。好了,这一天哪儿也找不到我,我跑到北湾公社给农民漆棺材去了,能混两顿饭吃。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/9/28 0:39:26 -- Antaux la okazonta granda konveno, mi aktive anoncis min por doni paroladon, tiel mi povus ripozi unu tagon sub la preteksto skribi malneton de parolo. Sed tio ankoraux ne estas la cxefaj rimedoj por mia vivekzisto. La cxefa rimedo estas tio ke mi scipovas skribi kaj pentri. De la komenco gxis la fino de la Granda Kultura Revolucio, mi ofte pentris la portreton de Prezidanto Mao Zedong. 遇到要开大会,我主动要求发言,这样就可以用写发言稿的名义休息一天。但这些都不是主要的生存办法,主要的还是我能写能画,从文化大革命开始到结束,我经常画主席像。 Mi pentris por la agrikulturejo, por la aliaj unuoj kiuj pruntprenis min el la punlaborejo, mi ankaux pentris por vilagxoj. En la okazo ke aliaj unuoj pruntprenis min pentri, mi gxuis la respekton kiel homo, cxiutage oni regalos min per dufojaj mangxoj gxis mia sato, kelkatempe ecx per iom da tabakfolioj. Oni lauxdas min nefrakasebla, neplatigebla Li Xiangnian, ankaux ne mortigebla per malsato Li Xiangnian sxnurligita sur sxtono. Tio dankas al mia kompetenteco scipovi pentri, kanti, kaj ludi en teatrajxoj. Kie ajn mi lokigxis, mi cxiam havas pli multe da pvovizoraj taskoj, kaj malpli ofte laboras sur kamparo. Tial mia korpo neniam estis detruita. 给农场画,借到外单位画,给农村画。借出去画画能把我当人,能混着吃几顿饱饭,还能搞到点烟叶。人都说我是压不碎夹不扁的李祥年,拴在石头上饿不死的李祥年,就因为我能画能写能演能唱,到哪儿都是多干零活少下大田,我的身体始终没有被摧垮。 Mi vivis en malliberejo dum dekkelkaj jaroj, en sxtona urbo dum dekkelkaj jaroj. Krom cxia klopodo por satmangxo, mia aspiro estis pri amnestio, pri distinga ekzamenado; tamen neniam okazis amnestio, neniam distinga ekzamenado. Kion mi ankoraux pensis? Mi ankaux pensis ke mia vivo jam tute ruinigxis, mi neniam havos sxancon revidi karan Yu Shumin. Kiel vivas nun Yu Shumin? Cxu sxi jam edzinigxis? al kia viro? Cxu sxi vivas felicxe? 身陷囹圄十几年,石头城里十几年,除了想办法吃饱肚子就是盼着大赦,盼着甄别,但从来没有过大赦,也没有过甄别。还想什么?还想的就是这辈子完蛋啦,再也见不着俞淑敏了。俞淑敏现在怎么样了?已经嫁人了吧,嫁给一个什么样的人?她幸福吗? |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/9/28 0:40:06 -- La ses jaroj da reformo per punlaboroj? Nature pli mizera ol sur laborposteno. Korplabori sub la fusilbusxoj de trupoj de Publika Sekureco. Matene ni estis elpelitaj kiel brutoj. Vespere, auxdigxis Frap\', ni vivis en karcero kie ni mangxis, trinkis, pisis kajfekis. Malliberuloj elfaris jenan versajxon: Ripozu, se fermita en karceron. Kritik-kunveno: spekti programeron. Deviga laboro: korpekzercado. Pafmortigi: lasi pasi aeron. 劳改的六年?那当然比就业更惨了:在公安部队的枪口下劳动,早晨像牲口一样赶出来劳动,晚上收监大铁门一响——咣当一声,吃喝拉撒都在监房里。犯人们编了个顺口溜:关禁*闭大休息,斗*争会看大戏,强*制劳动炼身体,枪毙透透气。 Cxar estis tia legxo por la malliberulo eks-urbano: post plenumo de la kondamno, cxiu devas ankoraux labori nur en la punlabora agrikulturejo. Neniam permesata al li reveni al sia hejmo --- neniam havos liberon. Sed mi tiel sopiras liberon, tial, ekde 1972 mi decidis mem sercxi elirejon: Cxiel klopodu geedzigxi kun kampara virino --- por logxi en kamparo. 由于从城市来的劳*改释放人员必须在劳*改农场就业,永远不准回家,就永远得不到自由,而我如此地渴望自由,1972年开始我就下决心要自己想办法了:想办法找个农村女人,到农村去落户。 La procezo sercxi virinon geedzigxi estas vere mizera. Mi ankoraux memoras tion, kiam mi vivis en la agrikulturejo en Xiaheqing, tie estis pli ol 50 eks-malliberuloj, senescepte kun klereco de diplomigxinto de universitato, tamen kverelis pro jxaluzo en konkuro por akiri amon de iu lama knabino. Virinoj en la Popola Komunumo de Xiaheqing, cxu blindaj, lamaj, kriplaj, senescepte estis edzinigitaj de la eks-malliberuloj de la agrikultera punlaborejo. Mi faris sercxadon de virino nur en la agrikulturejo de Beiwan, sinsekve kvar fojojn. 说起找对象,真是悲惨极了。我记得在下河清农场的时候,那里有50多名就业的大学生光棍,竟然为了一个瘸子姑娘争风吃醋。下河清公社的女人,瞎子,瘸子,缺胳膊短腿的,都叫农场的就业人员找光了。我是在北湾农场找的,总共说了四个。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/9/28 0:40:53 -- La unua virino estis vidvino, eksedzino de la estro de la traktora stacio en Tianyuan-komunumo. Dum mi pentris tie, mi akiris simpatian respekton de la kompartia sekretario de la brigado kaj li rekomendis la virinon al mi. La virino havas du infanojn. Sxi estis pli ol 30-jara, bona virino. Mi konsentas, ankaux sxi. Sed kiam sxi venas al la agrikulturejo esplori mian staton, la reedukista kadro tiel diris al sxi: Vi mem estas membro de Kompartio, cxu ne? Kiel vi povas edzinigxi al tiaj krimuloj? Sekve la afero ruinigxis. 第一个是天远公社拖拉机站长的遗孀,我画主席像时大队书记看得起我,给我介绍的。这女人有两个孩子,三十多岁,人挺好,我同意,她同意。可是女人来农场了解我的情况,管教干部竟然说人家:你还是共产党员?你怎么能找这些地富反坏右呢……搅散了。 Mi pentris portreton de Prezidanto Mao en Nanhua-brigado, iu oficisto de la popola komunumo sentas simpation pri mi, kaj li rekomendas al mi virinon. Mi iris intervidigxi. Sxi estas gxiba, malpli alta ol mia duona kresko. Se sxi volas purigi fornon en kuirejo, sxi devas stari sur benko. 在南华大队画主席像,一位公社干部同情我,介绍个女人;我去见面,是个背锅,不到我半截高,擦锅台还要站板凳。 La tria virino estas el Beiwan-brigado. Sxi nomigxas Zhao Yulan, juna, bonstatura, proksima disde la sidejo de la agrikultura oficejo. Alia homo rekomendis al mi kaj mi mem vizitis al sxi. Sxi konsentis. Tamen kun multaj infanoj. Sxi agxas nur 28-jara, sed havas kvin infanojn. Ke sxi konsentas geedzigxi kun mi, cxar sxi volas trovi edzon por nutri sxiajn infanojn. Mi kunpremis al mi dentojn kaj konsentis. Por libero mi povas toleri cxion. Sxi venis al nia agrikulturejo kelkafoje, donacante al mi manto-ojn, en la Printempa Festo ecx kelkajn gxin-ojn da viando. Mi vizitis al sxiaj gepatroj. Ili tiel diris: Ni ne respondecu pri sxia afero, cxar edzinigxinta filino egalas forversxita akvo! 第三个是北湾大队的,名叫赵玉兰,年轻,人材好,离场部也近,别人介绍后我自己去找她,她同意了,只是孩子多,才二十八岁,就五个孩子。她之所以同意嫁给我,是为了招夫养子。我咬咬牙也同意了,为了自由,我什么都能忍受。她来农场送过我几次馒头,春节还提过几斤大肉。娘家爹妈我也去拜访过了,说,我们不管她呀,嫁出去的姑娘泼出去的水。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/9/28 0:41:46 -- Ankaux gvidantoj de la agrikulturejo diris bonajn vortojn pri mi. La afero do sukcesos, tamen okazis neatendita malhelpo: La kvara virino, mia nuna edzino, nomigxas Wei Wanhua. Siatempe sxi agxas iom pli ol 30-jara, havas du filinojn kaj unu knabon. Sxia edzo mortis pro disfalo de montkrutajxo. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/9/28 0:42:42 -- Estis epizodo rilate al mia geedzigxo: antaux mia nupto la virino postulas de mi ses futojn da ripa veluro, sed mi ne havas monon acxeti. Mi skribis leteron al mia pliagxa fratino: Mi havos geedzigxon, por forigxi de la punlabora agrikulturejo. Cxiaokaze donu al mi helpon! Mi petas vin, fratino! Alia epizodo: Kiam mi laboris en la agrikulturejo en Xiaheqing post plenumo de mia kondamno, mi sendis leteron al la hejmo. En mia letero mi iom plendis malkontente pri la legxo malpermesi eks-malliberulon reveni al sia hejmloko. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2010/9/28 0:43:26 -- Jarfine de 1978, okazis al mi la efektivigo de politiko, regxustigo de erara jugxdecido, cxeloka livero de posteno kaj mi eklaboras en la Sporta Komisiono de Jingyuan-gubernio. Post la renverso de la erara kondamno al mi, la unua afero kion mi faris, estas sendi leteron al la hejmo de Shumin. Poste mi revenis hejmen viziti al familianoj. Reveninte hejmen, mia patro sciigis al mi ke mia patrino jam forpasis antaux duonjaro. Mi versxis kelkajn larmogutojn, sed ne sopiras sxin. Mia patrino estis aktivulo de strato. Estis sxi kiu resendis min al Jiabian-ravino. La karnosanga intimeco inter ni jam delonge nuligxis for. 1978年底落实政策,平反,就地安置在靖远县体委工作。平反后的第一件事是给淑敏家写封信,然后我就回家探亲了。回到家中,父亲告诉我母亲半年前去世了。我淌了几滴眼泪,但并不想她。我母亲是街道积极分子,是她把我送回夹*边*沟的,我们的骨肉情早没了。 Auxskultinte mian rakonton pri mia vivo en la pasintaj 20 jaroj, mia patro, kun larmoj plene sur lia maljuna vizagxo, diris al mi: "Mia filo, se vi venas en la mondon pli frue aux malpli frue je 50 jaroj, tio estas gxusta." 父亲听了我二十年生活的叙述,老泪纵横,说,你早来五十年或者晚来五十年就对了。 En la hejmo mi demandis al mia pli agxa fratino: "Kian krimon mi faris? Cxu hombucxi aux dombruligi? Cxu perfidi patrujon aux servi por malamikoj? Cxu mi perfortis virinon? Kial vi fari tiel netan rompon kun mi?"在家里我问我姐:我是杀人放火了,投敌叛国了,还是奸污妇女了,你和我划清界限? Mi ankaux diris demande: "En la jaroj kiam mi suferis malsaton, mi skribis leteron al vi kun peto pri nutrajxo kaj mono, sed vi sendis nenion al mi, mi preskaux mortis de la malsato. Kial via koro estas tiel kruela? Tiel senfratama?" 我还说,我挨饿那些年给你写信,要点炒面、钱,可你一分钱、一两粮也没支持我,我几乎饿死。你的心怎么这么狠?这么没情没义? Mia fratino diris: "Mi cxiam kredis, ke la agrikulturejo estas loko por refomi penson, loko de humanismo, ke oni neniam turmentus en la vivo de kondamnitoj......" 我姐说,我总认为劳*改农场是改造思想的,是讲人道主义的,生活上不会虐待人的…… Tradukis Guozhu 2009-09-22 |