以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10)
----  聂胜琼 Korversxaj Versoj  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=261)

--  作者:Guozhu
--  发布时间:2006/7/22 5:37:38
--  聂胜琼 Korversxaj Versoj

Korversxaj Versoj de Nie Shengqiong

Nie Shengqiong, fama kantistino en Song-dinastio(960-1279), estis tre sprite inteligenta, kaj placxis al s-ro Li Zhiwen je unua intervidigxo en la cxefurbo. Ambaux intimigxis. Okaze de la foriro de s-ro Li Zhiwen de la cxefurbo, Nie Shengqiong arangxis por li adiauxan festenon en restoracio Lotusa Turo. Kaj, dek tagojn post la disigxo, Nie Shengqiong sendis al li sian poemon:

Cxefurbon vi forlasis en cxagreno.
Salikoj verdas cxe Lotusa Turo.
Post drink\' en adiauxa melodio
jen komencigxis via forveturo.

Mi sercxis songxnaskon,
ricevis fiaskon.
Kiu povas koni pri mia koro?
Larmoj cxe kapkusen\' kaj pluv\' tegmenta,
gutadis nur sencxese gxis auxroro.

Li Zhiwen karmemore konservis tiun poemon en sia pakajxo. Post lia hejmreveno, la poemo estis trovita de lia edzino. Sxi demandis, kaj s-ro Li Zhiwen konfesis al sxi la fakton. La edzino tre sxatis la korversxajn versojn. Sxi preparis doton kaj proponis ke li prenu la kantistinon kromedzino.
Nie Shengqiong alvenis seniginte siajn ornamajxojn, kaj humile servis al la cxefedzino. Ili kunvivis harmonie dum tuta vivo kun nenia malakordo.

Tradukis Guozhu el Amrakontoj, Vol.12.

聂胜琼
 
  聂胜琼,宋时名妓也,资性慧黠。李之问诣京师,见而悦之,遂与结好。及将行,胜琼饯别于莲花楼。别旬日,复作《鹧鸪天》词寄之云:

 “玉惨花愁出凤城,莲花楼下柳青青。清樽一曲阳关后,别个人人第五程。
  寻好梦,梦难成,况谁知我此时情。枕前泪共檐前雨,隔个窗儿滴到明。”

李藏箧间,抵家,为其妻所得。问之,具以实告。妻爱其语句清俊,遂出妆奁,资夫娶归。琼至,损其妆饰,委曲奉事主母。终身和好,无间隙焉。

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

[此贴子已经被作者于2006-7-22 5:42:26编辑过]