以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 爱罗先珂君 S-ro Erosxenko(2) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2652) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/6/26 10:22:02 -- 爱罗先珂君 S-ro Erosxenko(2) Zhou Zuoren (1885-1967) 2 Li logxis en Pekino mur kvar monatojn, sed jam delonge sentis la solecon sur la dezerto. Tio, kio mankas al ni, efektive estas ia nutro al animo. Tamen, krom li la sentema malfelicxa poeto neniu tiel evidente sentas tion, cxar ni jam tiel kutimigxis al la trosekeco kiel kakto. Li estas homarano, sed kun aparte profunda nostalgio. Ordinare li portas superveston laux rusa fasono, precipe broditan jaketon laux fasono de lia hejmlando Ukrainio--- bedauxrinde tiu jaketo estis forsxtelita sur sxipo de 敦贺[ndt. mi ne scias kiel transskribi la loknomon, se laux cxina prononco estis Dunhe.] En lia vestkofro, krom unu birma tubforma pantalono el blanka tolo, kiun li portis dum trifoja banigxo cxiutage, ni povas tiel diri, ke trovigxas nenia fremdlanda vesto. Do, el tiu cxi bagatela afero, ni povas imagi ke li estas vera filo de "Patrino Rusio". Lia sento pri Japanio estas tiu de amanto. Post fiasko de amo, nur la patrino estas la plej intima homo en la mondo. Kiam s-ro Erosxencxjo logxis en nia hejmo, ni kaj li ambauxflanke vivis tre libere, sentante nenian gxenon. Ni neniam rigardis lin gasto, kaj li rilatis al ni tre familiare. Post nemulta tempo, ni ne scias de kiam li ellernis la vokadon de nevoj, t.e. ke li volonte faris sin preskaux infan-generacia. La 4-jara knabo de mia frato estas tre petola infano. Li ofte ludis kun s-ro Erosxencxjo. S-ro Erosxencxjo ofte vokis lian moknomon: "Terpasxanto!" Kaj la knabo ankaux reciprokis vokante: "Erosxenkfracxjo!" Sed tiu nomo ne placxas al Erosxencxjo, kaj li ofte veis: "Ho, tro gxena!" Nun, post kvar monatoj sen tia vokado, "Terpasxanto" jam forgesis tiun parolon de Erosxenkfracxjo, kaj ecx ne povis memori ke li iam vidis "homon sen okuloj". Diverslokaj amikoj demandis al mi: Kie estas s-ro Erosxencxjo? Mi povas doni nenian respondon: Cxu en Finnlando? En Soveta Rusio? En Siberio? Kiu scias? Ni povas nur senkauze bondeziri al li sekurecon. (Tradukis Guozhu el la cxina) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/6/26 10:24:13 -- 爱罗先珂君 S-ro Erosxenko(2) http://web721041.web112.hzfwq.com/dispbbs.asp?boardID=10&ID=657&page=1 爱罗先珂君 二 |