以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10)
----  革命的聊斋 revolucia Liaozhai  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2809)

--  作者:Guozhu
--  发布时间:2007/8/1 0:16:59
--  革命的聊斋 revolucia Liaozhai


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

En Opozicio Inter Memoro kaj Forgeso

En la hejmpagxo Forumo de eLerno trovigxas Guozhu-rubriko, kie publikigxis kaj konservigxis mesagxoj de Guozhu en interreto.
Post aperigo de jam 200 mesagxoj, iutage Guozhu subite rimarkis ke tie aperis ecx neniu el la kompleta esp-igo de 496 mirrakontoj de Liaozhai. Do mi intencis sxtopi la mankon per aperigo de nova serio da ilustritaj mirrakontoj de Liaozhai. Dum mia vagado en interreto por sercxi bildojn kaj materialojn iel rilatajn al Liaozhai, hazarde mi venis al iu bild-pagxo Fotosay kaj ektrovis grupon da fotoj, kiun oni komentis per la elvoka "Revolucia Liaozhai".
Kial do nomata per Liaozhai? Cxar tiuj fotoj vidigas figurojn de fantominoj en tombejo. Dume Liaozhai gxuste estis famkonata per elstara skribo pri fantomoj kaj monstroj.
Tre eble oni demandus: cxu per fotilo la artisto vere sukcesis foti kaj elsavi la figurojn de fantominoj? Tiu demando auxdigxas iom naive, kvazaux demande pri tio, cxu Dante vere tramigris kiel karnulo tra la infero, purgatorio kaj edeno?
Alia demando. Kial epiteti tiujn fantominojn per la adjektivo "revolucia"? Cxar ili cxiuj estis rugxgvardianoj antaux sia morto. Kun revolucia idealo, ili pereis en la per-armilaj bataloj dum la jaroj de la t.n. Granda Kultura Revolucio (GKR, 1966-1976 en Cxinio).
Estas famkonate, ke estimata veterano Bakin havis deziron fondi du muzeojn. La unua, Cxina Muzeo de Moderna Literaturo, jam sukcese fondigxis en 1995. Sed la dua, muzeo de GKR, fondigxis ankoraux neniom. Tio aludas, ke en la nuna Cxinio, temo pri GKR ankoraux restas certagrade tabua. Sekve, cxiu auxtoro pri tiu temo GKR, devas havi suficxe multe da kuragxo kaj konscienco. Felicxe ke la kuragxo kaj konscienco ne mankas al ni generacion post generacio. Tio facile vekas reehxo cxe veraj cxinaj esp-istoj.
Auxtoro de tiuj fotoj estas Tian Taiquan (1960-), cxina artisto en urbo Chongqing. Li nomas tiun grupon da fotoj, anstataux "Forgeso", per "Leteo", vorto kun mitologia nuanco, uzita de Dante.


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2007/8/1 0:27:12
--  sen okuloj

En lastaj jaroj, tiu cxi fotografa verko "Leteo" jam estis multfoje ekspozita cxu elster- aux en-lande (2005 en Koreio, 2007 en Singapuro, 2006 en Pekino, Shenzhen, Pingyao, Kantono......), kaj vekis publikan atenton cxie, kie gxi estis ekspozata. Antaux nelonge, hongkonga revuo <Fotografo> intervjuis s-ron Tian pro tiu cxi verko "Leteo".

Tian Taiquan diplomigxis el la Belarta Instituto de Sichuan-provinco. Li posedas bonan scion pri pentroarto kaj digita tekniko. Tian Taiquan opinias, ke, dum arta kreado, la foto-materialo servas nur kiel koloro, kaj la digita tekniko kiel peniko. La verko vidigxas pli kiel pentra bildo ol ordinara foto. En lia verko la fotografa figuro ne estas simpla reaperigo sed ia etendo por montri la artistan kapablon krei videblajxon, kun speciala fascinado sxoki la animon kaj vidadon de spektantoj. Ekzemple, en tiu cxi verko, plejparto da aperantoj estas sen okuloj. Tia alegorio estas neakirebla per senpera fotado.


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2007/8/1 0:29:53
--  Leteo

Per la fotomuntajxoj Tian elmetis certajn demandojn, kaj tiuj demandoj elmetigxis versxajne cxiam en paroj: ekz-e memoro kaj forgeso; morto kaj amorveko; kredo kaj karnulo; viktimoj kaj maljustaj traktitoj...ktp,ktp
Sub lensoj de Tian Taiquan la tombejo farigxis materialo por fondi la fonon.
En la fotografajxoj, la tombejo kvankam ankoraux estas atestajxo de historio, tamen jam tute senigxis gxia imponeco de monumento. Tie evidente estas enirejo al submondo, plena je obskura fantomeco.
Fakte, lerte uzante tiun tombejon, Tian Taiquan rekreis la lingvan situacion reaperigi historion. En tia lingva situacio, la oficiala historio estas transformita al maloficiala historio, kaj la imponeco sxangxigxis en dezertecon.
Rigardante de alia flanko, la transformiga logiko ankaux validas inverse: la morto estas transformita al amorveko, kaj la kadavroj al karnuloj. Sed la cxefrolo, kiun Tian Taiquan vere volas modli, ne estas tombejo, sed fantomoj, aux pli precize dirite: fantominoj. 
Enmeti la blankajn korpojn cxu bone aux neklare videblajn sub la verdaj armeanaj uniformoj en la kadukan tombejon, egalas miksi fantomojn kun amorfantazio kaj kune enigi en la obskuran mondon.
Tiuj fotografajxoj kreis figurojn en Hadeso por la fanatikaj revoluciuloj, kaj, konsekvence ankaux kreis por ni "Liaozhai-an version" de revolucia eposo.
Oni povas vidi la verkon <Leteo> je la suba retadreso:

http://my.poco.cn/myBlogDetail.htx&id=519424&userid=25398781


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2007/8/1 22:35:25
--  Rondelo

 
图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Animskua Leteo

Leteo, verko animskua,
spektantojn vidsxokas imprese,
per drasta kontrasto ekscese,
per temo iome tabua.

Sed tamen por cxiuj instrua
memoro revoka necese.
Leteo, verko animskua,
spektantojn vidsxokas imprese.

Blinda fanatiko detrua,
cxu indas dronigxi forgese?
Fantomoj akuzas hadese
per vocx\' neauxdeble senbrua.

Leteo, verko animskua!