以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 插图聊斋故事(15):《丁前溪》La Repago far Ding (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2828) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/6 7:26:57 -- 插图聊斋故事(15):《丁前溪》La Repago far Ding 聊斋志异中,有些故事是不谈鬼狐只谈人的,当然需是奇人奇行奇事,才可进入聊斋。第53个故事讲的是丁前溪报恩,且是发生在萍水相逢间的事情,所以奇。中国古人向来赞赏“一饭之德不忘”的行为。 §053 Ding Qianxi 丁前溪 LA REPAGO FAR DING QIANXI Ding Qianxi (Ding Cxjansxji), logxanto de Zhucheng (Gxucxeng), estis ricxa kaj je mono, kaj je greno. Scipovante luktarton kaj justame, li tre admiris la kavalirecan konduton de Guo Xie (Guxo Sxje), la fama heroo de Han-dinastio. Cxar censoro kontrolis lian agon, Ding forfugxis. Kiam li alvenis Anqiu (Ancxjoux), pluvegis. Ding eniris hotelon por eviti, sed la pluvo dauxris gxis tagmezo kaj ne cxesigxis. Tiam venis junulo, kiu invitis Ding al mangxo kun bona regalo. Jen falis vesperkrepusko, kaj Ding restis en lia hejmo. Ankaux la cxevalo de Ding ricevis zorgeman mangxigon per furagxo. Ding demandis pri la nomo de la junulo kaj tiu respondis: "La mastro havas familian nomon Yang (Jang). Mi estas nevo de lia edzino. Yang estas tre gastama, sed li hazarde vojagxis aliloken. Nun restas en la hejmo nur la mastrino. Pro malricxeco ni ne povas regali vin abunde. Bonvole pardonu! " Ding demandis kia estas la profesio de la mastro. La sekvan tagon, la pluvo ankoraux dauxris kontinue. Regalo al Ding tamen neniom malpli bonigxis. Vespere, oni trancxis fojnojn por bruto, sed tre malsekajn, kaj kun malsamaj longoj. Ding sentis miron. "Por diri la fakton, ho sinjoro, cxar en nia malricxa hejmo jam ne trovigxas furagxo, kaj nia mastrino ordonis preni la fojnojn desur la tegmento." Ding sentis pli grandan miron, opiniante, ke ili tiel faris eble por gajni monon. Post tagigxo, Ding pagis al la junulo argxenton, sed tiu rifuzis. Ding perforte devigis lin transdoni la pagon al la mastrino, sed, post nelonge la junulo revenis kun la argxento, kiun li redonis al Ding, klarigante: "Nia mastrino diris, ke ni gajnis nian panon ne per tio.Dum nia mastro vojagxis eksteren ofte sen grosxo dum tagoj, kial ni devas ricevi pagon de vi, gasto en nia hejmo ?" Ding tre admiris. Adiauxante li diris kun ripeta admono: "Mi estas s-ro Ding de Zhucheng. Kiam via mastro revenis, sciigu tion al li, kaj, mi petas, ke li vizitu al mi libertempe !" Jaroj forpasis. Estis nenia informo. Okaze de jaro de granda malsato. Yang trovigxis en senelireja situacio. La edzino konsilis ke li vizitu al Ding. Yang obeis. Alveninte Zhucheng, li petis ke la pordisto informu lian nomon al s-ro Ding. Sed Ding jam ne memoris tiun nomon. Nur post klarigo Ding rememoris pri la nomo. Li haste eliris renkonti la alvizitanton, kun saluto invitante la gaston eniri. Vidante ke Yang vestis sin ne bone, s-ro Ding logxigis lin en komforta gastcxambro, regalis lin per festeno kaj aparta komplezo. La sekvan tagon, s-ro Ding ordonis fari kompleton da vestoj por Yang, novan kaj varman. Yang tre dankis lin. Sed, pensante pri sia hejmo, li sentis grandan cxgrenon kaj ne povis liberigi sin de volo pri almozpeto. Tamen post kelkaj tagoj, kiam Yang logxas cxi tie, Ding ankoraux ne menciis pri disigxo kun donaco. Yang estis turmentita de pli forta cxagreno, kaj, ne povante teni sin trankvila, diris al Ding: "Mi ne povs kasxi al vi la fakton, s-ro, kiam mi foriris de la hejmo, mi havis nur malpli ol sxeng-on da rizo hejme. Nun, kvankam mi gxojas sxargxite de via granda favoro, tamen, mi ne povas ne pensi pri mia edzino en dangxero! " "Estu trankvila!" Ding respondis. "Mi jam arangxis la aferon por vi. Bonvole restu cxe mi ankoraux kelkajn tagojn kaj mi certe donos al vi monhelpon." Kaj Ding kolektis aron da hazardludantoj ke ili pagu sian kotizon al Yang kiel al la prezidanto de hazardluda sesio. Dum unu nokto Yang enspezis jam cent taelojn da argxento. Nur tiam s-ro Ding sendis lin forveturi hejmen. Kiam Yang revenis sian hejmon, li vidis sian edzinon en novaj vestoj, kaj servata de juna servoknabino. Yang demandis kun granda miro kaj la edzino respondis: "Depost kiam vi foriris, la sekvan tagon jam venis lakeo kun cxaro da toloj kaj grenoj, kiuj amasigxis plene en nia cxambro kaj la lakeo sciigis nin ke tio estis donacita de s-ro Ding. Krome, li ankoraux donacis al mi junan servoknabinon." Yang sentis grandan dankon. De tiam li farigxis bonstata kaj ne plu vivtenis sin per la malnova okupo. Komentarias la verkanto de la strangajxoj: Kaj malricxa kaj gastama, kutime tia preferis esti la hazardludemulo. Mirinde tamen estis ke la edzino de Yang ankaux tiel kondutis. Cxu cxiu, kiu ricevis alies favoron sen danka repago, ankoraux indas la nomon de homo? Tamen, s-ro Ding ja posedis tian bonvirton, ke li ne forgesis rekompenci ecx al favoro de unu fan-o. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/6 7:29:25 -- 聊斋故事《丁前溪》 丁前溪 丁前溪,诸城人,富有钱谷,游侠好义,慕郭解之为人。御史行台按访之。丁亡去,至 -- |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/6 7:32:00 -- libera penso 中国优秀的古典文学作品十分耐读,不同的时间来读,会有不同的心情和体会。 我很喜欢这类讲善行的故事。又喜欢发一些“毫不相干”的联想。 这次来读《丁前溪》,被异史氏曰的“岂人也哉”一问而触动。 想到那用马甲来污蔑攻击李森老自费出版《唐诗选译》的小人。 真想用同样的问题当面质问他:“Cxu vi ankoraux indas la nomon de homo 岂人也哉?” |