以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(03) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2915) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/22 23:39:40 -- 栗栖継的演讲(03) Prelego de Kurisu Kei Mi mem eklernis kaj ellernis Esperanton gxuste pro tio, ke gxi enhavas econ revolucigan kiel siatempe deklaris Lanti, kvankam mi tute ne sciis pri tio tiutempe. Estis somere en 1930,kiam mi apenaux 20-jara trovigxis en tuberkuloza sanatorio (結核療養所)de Kobeo kiel senpaga paciento(施療患者) suferante ftizon sed kiel proleto ne havante la monon por kuracigxi. Mi jam tre simpatiis kiel multaj tiamaj konsciencaj junuloj la komunistan movadon i.a, sub influo de la proleta literaturo, kiu lauxdire celas forigi la malricxecon kaj realigi liberan kaj egalrajtan socion por cxiuj popolanoj. Gxia auxtoro Nisit? Naomiti(西東なおみち), videble pseuxdonimo de iu eminenta komunista esperantisto, (efektive poste montrigxis, ke cxi tiu estis neniu alia ol NAKAGAKI Koziro,中垣虎児郎, unu el la elstaraj gvidantoj de la japana proleta Esperanto-movado), informis en gxi, ke ekestigxis ankaux en Japanio proleta Esperanto-movado, kaj jxus fondigxis organizo por gxi PEA (Proleta Esperanto-Asocio) kaj ke baldaux aperos ecx 6-voluma “Proleta Kurso de Esperanto”(プロレタリア?エスペラント講座). Kia gxojo, speciale por proletoj kiel mi! Cxar tio signifas, ke se mi ellernos Esperanton, mi povos partopreni la proletan Esperanto-movadon, kiu versxajne estis alo(一翼) de la komunista movado, ecx se mi ne estus suficxe forta korpe por partopreni la kontrauxlegxan komunistan movadon. |