以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(04) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2916) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/22 23:44:49 -- 栗栖継的演讲(04) Prelego de Kurisu Kei Sed la “Proleta Kurso de Esperanto” bedauxrinde ne aperis tiel frue kiel mi atendis. Mi do tuj acxetis popularan eldonon(普及版) de la memlernilo titolita “Modela Memlernilo de Esperanto” (japane 模範エスペラン独習), kiu bonsxance gxuste tiam aperis kun malkara prezo 1 eno, dum gxia plifrua eldono kostis 2 enojn, do acxetebla ankaux por mi. Kvankam mi mem nomis min proleto pro tio, ke mi laboris en malgranda ludil-fabriko en Tokio kiel simpla laboristo, gxis mi eksuferis ftizon, mi finstudis 5-jaran mezlernejon(旧制中学), kie mi ellernis la anglan lingvon tiomgrade, ke mi ecx kapablis tralegi la anglalingvan tradukon de la mondfama romano de Dostojevskij “Krimo kaj puno” kaj krom tio kvankam nur unu trimestron frekventis la 3-jaran Fremdlingvan Kolegion de Osako(大阪外語), kie mi ellernis la fundamenton de la franca lingvo, tiel ke ellerno de Esperanto estis por mi, sen troigo kvazaux ludo, laux japana popoldiro laboreto antaux matenmangxo(朝飯前の仕事)kaj ellernis la fundamenton de Esperanto nur en unu semajno, ankaux sentroige. Restis por mi nur trastudo de unu libreto kun dulingvaj tekstoj(対訳本): la esperanta kaj gxia japanlingva traduko, por ke mi povu jam tralegi libreton skribitan nur en Esperanto libreton, kvankam ankoraux helpate de vortaro esperanta-japana. Poste mi jam povis korespondi per Esperanto kun eksterlandano, juna rusa laboristo Lembergskij, kies adreson mi trovis en la fino de tiu artikolo “Proletoj kaj Esperanto”. |