以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(05) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2917) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/22 23:50:16 -- 栗栖継的演讲(05) Prelego de Kurisu Kei Antaux la milito mi korespondadis cxefe kun esperantistoj el Soveta Unio, mi do post la milito provis renovigi mian korespondadon kun ili, sed vane. Kial? Mi miregis. Nur post multaj jaroj evidentgxis, ke en la jaroj 1937 kaj 1938 Stalin arestigis cxiujn funkciulojn kaj aktivulojn de la Esperanto-movado en sia lando, tiel ke gxi likvidigxis(壊滅した)malgraux ke gxi estis la plej vigla en la mondo. Kial? Sendube cxar Stalin li timis, ke la nedezirindaj informoj pri Soveta Unio, kies diktatoro li estis, elfluos(流出する) eksterlanden, kaj inverse nedezirindaj informoj enfluos(流入する) en Sovetan Union pere de internacia korespondado per Esperanto. Sed kial gxuste per Esperanto? cxar gxi ja estas lingvo facile ellernebla ecx de laboristoj, kiuj finis nur elementan lernejon. Ne povante korespondadi kun sovetaj esperantistoj, mi devis vole nevole korespondadi kun esperantistoj el aliaj landoj. Inter miaj alilandaj korespondantoj trovigxis hungar-devena usona esperantisto nomata Bonesper, kiu estis lia pseuxdonimo konsistanta el du esperantaj vortoj: bona kaj espero.Versxajne li alprenis tiun esperantan pseuxdonimon kun espero,ke li povos iam reveni en sian patrujon Hungario el Usono, kien li siatempe sekrete eniris kiel politika rifugxinto(亡命者), cxar estas konate, ke en Hungario okazis en 1919 komunista revolucio, kiu tamen malsukcesis, malsimile al tiu en Rusio en 1917. Plue mi legis lian nomon inter tiuj, kiuj per sia financa helpo ebligis eldonon de la libro “133 tagoj de Soveta Hungario”, aperinta cxe EKRELO(Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo,革命的エスペラント図書出版協同組合),esperanta eldonejo en Moskvo, kaj se mi ne eraras trovigxis en “Internaciisto”, la organo de IPE (Internacio de Proletkaj Esperantistaro), internacia organizo de komunistaj esperantistoj, kies centro trovigxis en Berlino, foto de la laborista Esperanto-grupo en Novjorko, kies gvidanto li estis. Mi do nature kredis, ke ankaux li estis kaj ankoraux restas komunista esperantisto. Mi do en unu el miaj leteroj kuragxis konsili al li, ke li prefere reveturu en Hungarion por rekte partopreni en la socialisma rekonstruado, kiu okazas tie sub gvidado de la Hungara Komunista Partio, kiel mi naive(おめでたくも)sincere kaj serioze kredis laux la japana komunista gazetaro. |