以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(07) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2919) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/23 0:07:21 -- 栗栖継的演讲(07) Prelego de Kurisu Kei Tiamaniere mi jam bone komprenis, kiel efektive statas ankaux en cxehxoslovakio, kiam en 1959 mi estis invitita de tiea Kultur-Ministerio, por ke mi instruu kiel lektoro la japanan lingvon en Karel-Universitato en Prago, prestigxa samkiel Tokia Universitato en Japanio. Sed kial la cxehxoslovaka Kultur-Ministerio elektis por tiu tasko gxuste min? vizitu gxin. Sed kial la cxehxoslovka Kultur-Ministrio invitis por plenumi tiun taskon gxuste min ? Jen, mallonge, kial. Ankaux tio rilatas Esperanton. Post la milito mi korespondis ankaux kun cxina esperantisto nomata Zhan Hongfan(張閎凡), kiu sin nomis simple Honfan. Kaj kune kun mia unua letero mi sendis al li noveleton “Cxevalo” de komunista verkisto laborist-devena TOKUNAGA Sunao(徳永直),kiun mi prove esperantigis. Montrigxis, ke li korespondadas kun slovaka jxurnalisto Imrich Zalupsky(イムリフ?ザールプスキー), kiu estante redaktoro de slovaka taggazeto “Práca (Laboro) aktive utiligis Esperanton por gxi. Do Honfan sendis al Záaxlupsky mian esperantan tradukon de “Cxevalo”,kiun li tajpkopiis. Nature gxi estis por li plene bonvena, cxar gxi vivece priskribas cxiutagan vivon de japanaj laboristoj, preskaux tute ne konatan en Slovakio. Li do tuj slovakigis gxin por publikigo en “Práca” kaj samtempe skribis al mi leteron laux la adreso, kiun li ricevis de Honfan, por peti min, ke mi sendu al li similajn noveletojn, kiujn mi esperntigos, por publikigo en “Práca” en slovaka traduko. Tio estis gxuste kion mi tiam deziris, laux konata japana esprimo 渡りに船 : esperantigi japanajn literaturajn verkojn, por ke en la eksterlando oni sciu, kiel efektive vivas kaj batalas japanaj laborantaj popolanoj. Cetere, tio estis la dauxrigo de mia antauxmilita laboro: esperantigo de “Krabsxipo”(蟹工船),la cxefverko de KOBAYASI TAKIZI(小林多喜二), komunista verkisto torture murdita de Tokko. Tiun laboron mi plenumis laux mendo de EKRELO (Eldon-Koopreativo por Revolucia Esperanto-Literaturo,革命的エスペラント図書出版所), la jam mencita esperanta eldonejo en Moskvo. Sed bedauxrinde gxi ne estis eldonita, cxar ankaux EKRELO malaperis, kiam Stalin detruis deradike(根こそぎ) la esperantan movadon en Soveta Unio en inter 1937 kaj 1938. Krom tio mi mem estis arestita de Tokko la 19-an de majo 1937 kaj enprizonigita gxis la 9-a de februaro 1939. Plue la milito cxion malebligis. |