以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(09) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2921) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/23 0:16:46 -- 栗栖継的演讲(09) Prelego de Kurisu Kei Kion fari? Post pripenso mi letere petis rekte la Cxehxoslovakan Kultur-Ministerion, ke gxi bonvolu arangxi, ke iu kompetenta esperantisto el Cxehxio esperantigu tiujn ok novelojn, por ke mi povu japanigi la tutan novelaron “Muta barikado” kaj eldonigi gxin libroforme, tiel ke la japanoj, kiuj trovigxas sub la usona okupacio, povu lerni el la spertoj de la cxehxoj sub nazi-germana okupacio dum la milito. Felicxe la Kultur-Ministerio komplezis min kaj komisiis tiun taskon al Milos Lukás, majstra Esperanto-tradukisto, tiel ke gxi povis aperi libroforme en 1959 en mia japana traduko cxe Seid? Sya (青銅社), eldonejo tiam bone konata precipe pro la libro “Yamabiko Gakko (Lernejo, kie ehxas auxdigxas monta ehxo,山びこ学校), kolekto de vivpriskribajxoj (生活綴り方) de lernantoj de montvilagxa mezlernejo en Orient-Norda Japanio, furorinta i.a. pro tio, ke gxi estis filmigita. En la sama jaro, nome en 1952, aperis ankaux en mia japana traduko unu-voluma elektita verkaro de Julius Fucxík, cxehxa komunista jxurnalisto kaj verkisto ekzekutita de la nazioj en Berlino en 1943. Cxar tiam mi ankoraux ne scipovis cxehxe,ankaux la verkojn el gxi mi japanigis el la angla kaj la rusa, kiun mi memlernis antaux la milito. Sed pro tio,ke en mia traduko jam aperis ecx du libroj el la cxehxa literaturo, oni rigardis min kiel specialiston pri la cxehxa literaturo (チェコ文学者).Nature tion mi hontis kaj komencis lerni la cxehxan lingvon laux anglalingva memlernilo de la cxehxa, kiun donace sendis al mi la Cxehxoslovaka Kultur-Ministerio. Tiamaniere mi povis ellerni la fundamenton de la cxehxa. Gxuste tiam, en 1956, la redakcio de la Geknaba Libraro(少年文庫) de la eldonejo Iwanami(岩波書店)petis min, ke mi japanigu por gxi la romanon “Avinjo” de Bo?ena Němcová, bone konata cxehxa verkistino el la 19-a jarcento, cxar ankaux gxi rigardis min tradukisto specialigxanta pri la cxehxa literaturo. Cetere “Avinjo” ne estas romano verkita speciale por infanoj, sed cxar gxia versio,kiun Iwanami disponis, estis eldonita de la eldonejo de porinfanaoj libroj en Prago, gxi miskomprenis gxin kiel porinfanan libron. Tamen tio ne gravis, cxar gxi estis facile legebla de cxehxaj geknaboj el la supraj jarklasoj de elementa lernejo dank’al tio, ke la cxehxa alfabeto estas latinlitera(ローマ字). Por mi, kiu ankoraux estis komencanto de la cxehxa lingvo, la romano “Avinjo” estis malfacile tradukebla, sed kia bonsxanco! Antaux nelonge mi donace ricevis de mia cxehxa korespndanto nomata Ota Ginz(ギンツ) gxian esperantan tradukon, tiel ke mi povis gxin traduki helpe de tiu esperanta traduko. Mi tamen ne elektis facilan kaj ruzan manieron de tradukado: traduki laux la esperanta traduko kaj pretendi, ke mi gxin tradukis rekte el la cxehxa originalo. Unue tion ne permesis mia konscieco kaj due mi firme decidis, ke mi funde ellernu la cxehxan lingvon per japanigo de “Avinjo” rekte el la cxehxa originalo helpate de gxia esperanta traduko. Mi do tion faris kunpreminte dentojn(歯を食い縛って). |