以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(11) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2923) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/23 0:24:44 -- 栗栖継的演讲(11) Prelego de Kurisu Kei Tiel mi farigxis profesia tradukisto precipe el la cxehxa literaturo, la unua en Japanio(日本では草分けの). Mi kredas, ke tion al mi ebligis Esperanto, cxar se mi ne farigxus esperantisto, mi neniam povus korespondi kun Honfan el Cxinio kaj pere de li ankaux kun Zálupsk el Cxehxoslovakio, sekve mi neniam farigxus tradukisto specialigxanta pri la cxehxa literaturo. Oni diras, ke en la historio ne trovigxas “se”. Sed laux miaj spertoj mi kuragxas aserti, ke male “se” trovigxas en la historio. Kiel mi povus farigxi tia persono, mi, kiu antauxmilite finis nur mezlernejon kaj lernis nur la unuan trimestron en Fremdlingva Kolegio? Mi do plene gxuas avantagxon, kiun prezentas Esperanto al tia mezklera japano. Tiurilate mi povas rakonti al vi ankoraux unu alian epizodon. Mi jam menciis, ke en 1952 aperis en mia japana traduko unuvoluma elektita verkaro de Julius Fucxik. Gxi nature enhavis ankaux lian cxefverkon “Riporto skribita en la pendumila masxo” (絞首台からのレポート). Tiam mi ankoraux ne scipovis cxehxe, sekve mi gxin japanigis laux la angla traduko aperinta en Novjorko.Sed intertempe mia memlernado de la cxehxa progresis tiom, ke mi jam kapablis tralegi gxian cxehxan originalon. Mi do komparis la anglan tradukon kun la cxehxa originalo kaj trovis, ke strange, en la cxehxa originalo mankas linioj, kiuj priskribas, kiel agento(手先) de Gestapo, la nazi-germana sekretpolico, versxajne cxehxa policano, kiu gardas lin, jxetas antaux lin duonfumitan cigaredon, kaj kiel li hezitas, cxu gxin preni aux ne preni(拾うべきか、拾わざるべきか). Tiuj linioj estas miaopinie ecx unu el la plej belaj kaj kortusxaj lokoj el la tuta verko. Sed kial ili mankas en la cxehxa originalo, dum ili trovigxas en la angla traduko? Jen granda kaj grava enigmo! Gxi tamen simple solvigxis. Unu tagon dum mia restado en Prago, en 1960 mi hazarde trovis en unu el la librobrokantejoj (古本屋)ekzempleron de la unua cxehxa eldono de “Riporto” el 1945. En gxi ja trovigxis tiuj linioj! Sed kial ili ne trovigxis en la cxehxa eldono “Riporto”, kiu estis la 7-a el 1948, kiun Zálupsky siatempe donace sendis al mi? Jen nova enigmo! Cxi-foje gxin solvis la esperanta traduko de “Riporto”. Jen kiel. En 1951 devis aperi inter multaj aliaj ankaux la esperanta traduko de “Riporto” fare de vetera cxehxa veterana esperantisto Rudolf Hromada(フロマダ), sed ne povis en la lasta momento malgraux ke gxi estis jam prespreta(印刷されるばかりになっていた), cxar tion malebligis tiama komunista registaro. Kial? Cxu ne estas strange,ke eldonon de la esperanta traduko de verko de komunista jxurnalisto kaj verkisto, kiu estis ecx ano de kontrauxlegxa Centra Komitato de Cxehxoslovaka Komunista Partio sub la nazi-germana okupacio, malebligis gxuste la cxehxoslovaka komunista registaro? |