以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(12) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2924) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/23 0:28:47 -- 栗栖継的演讲(12) Prelego de Kurisu Kei Sed tio ja okazis efektive. Jen absurdajxo ecx komparebla kun mondfama novelo de Franz Kafka “Metamorfozo”(変身), en kiu gxia hero K. iun tagon estis forkaptita de nekonataj viroj kaj mortigita kiel hundo pro kauxzo nekonata. Sxajnas al mi ne hazarde, ke Kafka naskigxis en Prago samkiel Fucik . Sed cxi-kaze la kauxzo estis simpla kaj klara: Cxar la lingvo uzita por traduki “Riporton” estis Esperanto! Mi jam rakontis al vi, kial kaj kiel Stalin likvidis antauxmilite la esperantan movadon de Soveta Unio. La Cxehxoslovaka komunista regisataro simple agis laux tiu modelo. Jen alia pruvo,ke Cxehxoslovakio estis nur satelito de Soveta Unio, de kiam en 1948 gxia komunista partio per pucxo(クーデター)ekprenis la politikan potencon. Sed felicxe(不幸中の幸い), Ota Ginz, alia cxehxa veterana esperantisto, kiu siatempe donace sendis al mi la esperantan tradukon de “Avinjo” , ankaux cxi-foje prunte sendis al mi tiun esperantan tradukon de “Riporto” el Israelo, kien li intertempe translogxigxis estante judo. Nome dum li ankoraux restis en Prago li prizorgis eldonon de la esperanta traduko de “Riporto” kaj kiam gxia eldono malebligxis en la lasta momnento, li bindigis gxian presprovajxojn (校正刷)kiel libron kaj kunportis gxin, kiam li translogxigxis en Israelon Nome li bone sciis, ke mi ne estis kontenta, ke mi japanigis “Raporton” laux la angla traduko sed ke mi intertempe ellernis la cxehxan kaj intencas retraduki gxin rekte el la cxehxa originalo, kaj pro tio li bonvolis prunte sendi al mi gxian esperantan tradukon por helpi min cxe tio. Tio ne multe helpis min por elcxehxigi “Riporton”, cxar mi jam scipovis cxehxe suficxe bone, sed gxi helpis min alirilate(ほかの点で), nome por solvi la enigmon: de kiu cxehxa eldono oni komencis gxin kripligi(歪曲する)per forstrekoj(削除)kaj simile. Mi jam sciis laux la 25-a cxehxa eldono, kiu aperis en 1960, gxuste dum mia restado en Prago, kun listo de cxiuj eldonoj cxehxaj kaj eksterlandaj, ke inter la 1-a unua cxehxa eldono el 1945 kaj la 7-a el 1948 ankoraux trovigxas la 2-a el 1946,la 3-a, la 4-a kaj la 5-a el 1947 kaj la 6-a el 1948. Kaj laux “Rememoroj pri Julius Fucxik” de Gusta Fucikova, lia vidvino, aperinta en 1961, mi sciis, ke la 91-a folio el la manuskripto de “Riporto” portempe perdigxis, tiel ke la unuaj du cxehxaj eldonoj aperis sen gxi, sed cxar felicxe printempe 1946 gxi estis retrovita, ke gxi estis aldonita ekde la 3-a eldono kun tiurilata piednoto de Gusta. |